Diskuto:Saddam Hussein/Arkivo1

Ĉu ne esperantecas pli Sadam HUSEINSadam HUSEJN? Tiu ŝajnas angla translitero. -- Davidme

Jes, ni devas trovi klarajn normojn por esperantigo de nomoj el la alfabetoj araba, hebrea kaj hindiaj (pri la rusa, ŝajnas facile; kaj pri la skribsistemoj Ĉina kaj Japana, ni uzas la jam "internacie rekonataj latinigoj" - nome Pinjino kaj la Hepburn-a sistemo - vidu cetere Nomoj de titoloj). Tamen strikta transliterigo neeviteble signifas kripligi la Arabajn nomojn - ekzemple, Esperanto ne posedas la gorĝan K multlingve redonita per la signo Q. Mi proponas la jenon:

1. Por nomoj Arabaj de ĉefurboj kaj kelkaj transkulturiĝintaj personoj historiaj kaj aferoj, ekzemple Mahometo, ni uzu plenajn esperantigojn, same kiel faras la nacilingvoj: al-Qahira (?) > Kairo, Kajro.

Kairo estas kion mi vidis. -- Davidme

2. Por aliaj nomoj ni, paralele al diversaj nacilingvoj, uzu hibridecan sistemon, entenanta signojn kiel Q kaj duoblan konsonanton, sed uzanta ekzemple J kaj Ĝ kie la Angla transskribo tradicie havas respektive Y kaj J. Tiel ĉi ni povas taŭge montri nomojn el fremda lingvo sen kripligi ilin kaj sen cedi al Angla, Germana aŭ alinacilingva modelo.

--Bab

Ekzemploj de pli esperantecaj versioj de la arabaj nomoj de la artikolo: Baath > Bath (la a estu kun longa superlinio, por montri ke estas longa vokalo kaj ne hiato)

Bath estas angla urbo. Mi vidis en hispanaj tekstoj Baas kaj "baasista". Ankaŭ Baaz sed tion mi pensas transskribo de prononco [T]-eca de "th".-- Davidme

Abd al-Karim QASIM restas senŝanĝe

Saddam Hussein > Saddam Hussejn

Ahmad Hasan AL_BAKR > Aĥmad Hasan (?Ĥasan) AL-BAKR


Se ni ĉiuokaze volas uzi specialsignojn kiel "q", tiam estas laŭ mi pli bone transpreni kaj uzi ian jam uzatan latinliterigan sistemon internacie konatan, kaj uzi tiun senmodife. Sed povas esti, ke tia sistemo ne ekzistas... La ideo elforĝi ian sistemon mikse Esperantan kaj ne-Esperantan, ne tre plaĉas al mi.

Kiel agas Monato? Estus tre inde uzi la saman metodon kiel Monato.

Bertilo WENNERGREN

Ĉu ne estas komitato de UN pri internaciaj geografiaj nomoj? -- Davidme

---

Eble por "Q" oni povus uzi strangan literan kombinon, kiel "kĥ", "kh", aŭ "kk", ĉu tio eblus?

Oni uzas Mekko (Mi preferas Mekao), sed mi neniam vidis "Meqa". -- Davidme

Oni ja skribas "Mekko" en Esperanto, sed tiam neniel ajn temas pri provo redoni la sonon de la Araba fonemo ofte transskribata kiel "q". Oni ne intencas, ke iu elparolu tiun "kk" kiel Araba "q". Ja "Mekko" ne estas fonetika transskribo, sed plena Esperantigo. Ke tiu Esperantigo estas malfeliĉa kaj malfacilege elparolebla - pro la duobla "k" - estas alia afero. (Ankaŭ mi preferas "Mekao").

Ĉiu ajn provo trovi transskribon de la Araba "q" pere de Esperantaj literoj nure kaj sole, maltrafos fonetike (ĉar ni ne havas literon, kiu reprezentas tiun sonon). "K" maltrafus malplej. "kk", "kh", "kĥ" kaj ĉio ajn alia maltrafus multe pli, kaj nur misgvidus kaj miskomprenigus. Laŭ mi maltrafo per simpla "k" estas tute akceptebla.

Estu:

  • aŭ "k" (plene Esperante)
  • aŭ ekz. "q" (laŭ la reguloj de iu elektota internacie jam vaste uzata transskribsistemo)

Se UN rekomendas ian Latinliterigan sistemon por la Araba (kaj se tiu rekomendo ankaŭ estas praktike uzata, ne nur paperaĵo), tiam estus tre konvene sekvi tiun rekomendon.

Ni memoru, ke la Vikipedio ne estas lernolibro pri la Araba (nek pri aliaj lingvoj). La skriboformo de ekz. Arabaj nomoj en la Vikipedio unuavice celu rekoneblecon skriban. Se iu volas lerni, kiel perfekte elparoli Arabajn nomojn, li ĉiuokaze ne povos tion fari per la Vikipedio. La samo validas pri nomoj Anglaj, Francaj, Rusaj, Ĉinaj, Japanaj k.t.p.

Bertilow 12:35, 9. Mar 2003 (UTC)


Intertempe mi esploris iom pri transskribado de la Araba, kaj mi trovis, ke tute ne ekzistas sistemo jam rekonata, kiun ni povus adopti. La tuta kampo estas nekredeble konfuzita kaj fuŝita.

Mi ankaŭ esploris. Laŭ kion mi memoras, estas propono de UN-komitato, kiun oni pli-malpli sekvas. Tamen, eks-francaj kolonioj daŭre uzas francecan sistemon. -- :)
Se mi bone memoras, tiu propono apenaŭ estas uzata (kaj se mi vere bone memoras, tio ne estas stranga, ĉar la propono ŝajnis praktike neuzebla en ordinaraj tekstoj). Sed tute povas esti, ke mi mismemoras, aŭ ke mi miskomprenis. Kie vi trovis informojn pri tiu sistemo? Bertilow 13:03, 16. Apr 2003 (UTC)
Probable, mi aludis http://www.al-bab.com/arab/language/roman1.htm . Laŭ raporto Report on the Current Status of United Nations Romanization Systems for Geographical Names, Version 2.2. January 2003 ( http://www.eki.ee/wgrs/rom1_ar.pdf ) de UNITED NATIONS GROUP OF EXPERTS ON GEOGRAPHICAL NAMES (UNGEGN) / Working Group on Romanization Systems:
La UN-a sistemo estas pli-malpli uzata en Irako, Kuvajtio, Libio, Sauda Arabio, Emirlandoj kaj Jemeno. Tie kaj aliloke la sistemo estas ofte uzata sen kromsignoj. Por Sirio, internaciaj mapoj emas UN-ece, sed lokaj francece. En Egipto kaj Sudano lokaj kaj UN-aj kunekzistas. Alĝerio, Ĝibutio, Maŭritanio, Maroko kaj Tunisio ĝenerale sekvas francan ortografion.
Do ĉu ni uzu la UN-a sistemo por arabaj vortoj en tutaraba kunteksto, kaj la lokaj sistemoj por vortoj rilataj al tiaj proprasistememaj landoj?
Alia afero estas kompreni kaj kapabli pri la sistemoj
Tia diskuto pli kongruus en Diskuto:Araba lingvo
--- :) 00:35, 17. Apr 2003 (UTC)

Aliflanke mi ĵus konstatis, ke Monato elektis la skribon "Sadam Husajn". Mi proponas, ke ni imitu Monaton adoptante tiun skribon. Espereble ĝi estas parto de ia sistemo, aŭ povus esti parto de ia sistemo, kiun ni povus uzi ĝenerale por transskribado de Arabaj nomoj. Bertilow 14:37, 15. Apr 2003 (UTC)

Reiri al la paĝo "Saddam Hussein/Arkivo1".