Diskuto:Saint-Julien-en-Genevois

Geografia lokigo sur la mapo : Haute-Savoie

redakti

Estas eta problemo la vilaĝo situas en Svisio kaj mi ne vidas kiel korekti. --Pinof (diskuto) 20:55, 3 Feb. 2015 (UTC)

La problemo venas de {{Situo sur mapo Francio Haute-Savoie}}, kiu havas malĝustajn parametrojn. Post komparo kun la sama ŝablono en la franclingva Vikipedio, ŝajnas ke la projekcio de la mapo estas malsama. Mi morgaŭ esploros, kiel solvi tion. Mutichou (diskuto) 21:03, 3 Feb. 2015 (UTC)
Mi ŝanĝis parton de la kodo laŭ la franca ŝablono, nun la mapo ŝajnas ĝusta. Mutichou (diskuto) 17:17, 4 Feb. 2015 (UTC)
Bone! --pino (diskuto) 19:10, 4 Feb. 2015 (UTC)
@Mutichou:. Bedaŭrinde vi forigis la kvaropon de parametroj Supro, Malsupro, Maldekstro, Dekstro, kiu estas bezonata de {{Surmapo}}. Tial mi realdonis ilin, sen tuŝi la formulojn. Krome mi aldonis du pliajn parametrojn laŭ la franca ŝablono, nome Bildolarĝo kaj Bildoalto. --Tlustulimu (diskuto) 19:15, 9 Feb. 2015 (UTC)
(+) La valoroj Bildolarĝo kaj Bildoalto estas uzataj de la ŝablono {{Kartografia klarigo}}, kiun mi foje kreis laŭ la franca ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 19:19, 9 Feb. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Saint-Julien-en-Genevois".