por intence internacia lingvo, ekde kiam oni eksteras la fundamento kaj kreas neologismon tiel, kiel setlejo, oni devus ne eltiri ilin sisteme el la angla aŭ la franca lingvo! Tial mi proponas alian konvenan por tiu senco: "bastio", kiun oni trovas en la hindalingva traduko de "La Eta princo" sence "loĝata loko", aŭ se oni volas konstrui ĝin esperante, oni prenu la radikon basânâ, kaj faru ĝin: "basanejo". Laŭplaĉe.

La vorto setlejo ne estas neologismo, ĝi troviĝas en PIV kaj en la libro de Kolker "Vojaĝo en Esperanto-lando" (vd http://eo.lernu.net/kursoj/kolker/02_2.php , "La unua setlejo estis instalita en Jamestown..." ) Ĉar tiu libro estas destinita por progresantoj, do estas des pli strange indigini, ke tiu vorto troviĝas en vikipedio, kiu estas destinita por spertuloj
Kvankam Setlejo ekzistas en PIV, tiu vorto sonas tiel malbele Esperante, kaj ne faras parton de la bazaj radikoj kreitaj de Zamenhof. En Esperanto, ekzistas aliaj radikoj kiuj povas origini tiasencajn vortojn: ekzemple kolonio, kolonio da Aŭstralaj elmigrintoj, starigi kolonion, fondi kolonion. Se oni volas krei novajn vortojn, oni devas konsideri la belsonecon, kaj ĉefe la universalecon de la radiko: ekzemple, bastio ne estas esperanta vorto, tamen sonas pli bona esperante. Pardonon, sed tion mi opinias. Tiu opinio valoras ankaŭ por la neadekvata kunvorto Setliĝa zono Claudio Pistilli (diskuto) 11:45, 9 Aŭg. 2014 (UTC)
Vidu "starigejon" en Ratingen
Reiri al la paĝo "Setlejo".