Diskuto:Sinmortigo

Saluton, Montanesko. Nur pro scivolo, kiun eksterteman teksteron vi forigis? Mi ne sukcesis retrovi la diferencon.


Montanesko: Jen kion mi forigis, (ĝi estis krom la kursiva lasta frazo mia kontribuo) pro tri kialoj: 1) temas fakte pri vortfarado, ne pri sinmortigo 2) (malgraŭintence) mi skribis pli humureme-polemikeme ol vikie-serioze 3) mi volas eviti la miskomprenon, ke mi celas kritikaĉi pri la lingvaĵo de (kun)aŭtoro(j). (Sed la lingva demando mem min ja kaptis.)

Ekskurseto al vortfarado


Ne nur laŭ enhavo, sed ankaŭ laŭ lingva vidpunkto oni povas disputi pri la vorto. Unuflanke estas sufiĉe klare, ke devas esti simortigo (oni ja ankaŭ diras infanmortigo, ne infanonmortigo, neniofarado, ne nenionfarado, nek vortonfarado ktp.), aliflanke el la "pratempa" origino (kiu probable estis , ke oni komprenis vortkunmeton tute laŭvorte kaj kunmetis sin teni je sinteno) fariĝis jam longe kutimiĝinta lingvuzo (komparu: sinteno, sindediĉo, sindeteno)! Ĉu do la sumo de la regulrompoj diktas novan regulon de vortfarado rilate al si? Ŝajnas ke jes, sed tiukaze la onidire senescepta lingvo havus (plian) escepton. Kiu nun plene konfuziĝis, ne eskapu per sinmortigo, ne faru tiaĵon ... eblas ankaŭ memmortigo! Sed la vera problemo ne estas ĉu simortigosinmortigo; la problemo estas, ke poste oni ne plu vivas! Ni do lernu, progresu kaj vivo ne ĉesu! (kio estis la nepra sopiro de Miguel de UNAMUNO)

...estis interese konatiĝi kun la filozofio de Miguel de UNAMUNO, cetere mi plu preferas la vorton, ne la morton(!) memmortigo, (t)amen.

PS: Bonvolu aldoni viajn vikinomojn; estas pli agrable tiel...

Sinmortigo kaj memmortigo redakti

Ŝajnas al mi ke sinmortigo tro similas al senmortigo. Eble al poezio estus bona, sed al tuttaga lingvaĵo estas preferinda memmortigo.

--

Sed se mi mem mortigas ekzemple vin, ankaŭ tio estas memmortigo, char mi mem mortigas, ne iu alia, chu ne? Nu, prefere oni ne apliku logikon al la lingvo, kiel erare faris Ŝulco kaj kompanio. Same pri sin-; ĝi estas klara, kial oni plendu? --

Mi pensis pri la sono, ne pri logiko. Se mi parolus rapide sInmortigo kaj sEnmortigo, minimume al portugallingvanoj, ambaŭ vortoj tro similas sone.

Sinmartigo (komento) redakti

Kial ne suicido ? redakti

Amikoj, por kontentigi vin ĉiujn, PIV (vidu http://vortaro.net) kreis la terminon suicido, kial ne proponi ĝin kiel alternativo en la artikolo? DidCORN la 16-a de novembro 2013, 10:05 (UTC)

Reiri al la paĝo "Sinmortigo".