Ŝajnas granda blago: "Sodakvo estas specifa hungara trinkaĵo, ..., rekonata fare de EU kiel hungarikumo (hungara specifa produkto)." Ĉu iu povas doni fontindikon por tia stranga aserto? Sodakvon oni konas kaj produktas ĉie, ne eblas, ke EU rekonis ĝin kiel "hungaran specifan produkton". Kial tute mankas referencoj en la artikolo, eĉ mankas ligoj al alilingvaj Vikioj (krom al la hungara, kiu siaflanke ligas al artikoloj nenion dirantaj pri ia hungareco, kaj ekz, tute ne al ĉi tiu artikolo)? Bonvolu klarigi. --Surfo 17:59, 21. Sep 2006 (UTC)

ne miksu simplan kabronioksidan akvon kun subspeco sodakvo, kie estas sub premo kaj havas specifan teknologion. Narvalo 18:37, 21. Sep 2006 (UTC)

Kompreneble sodakvo estas nuntempe fabrikata sub premo, el karbondioksido kaj akvo kun eventualaj aliaj aldonoj. Mi ne komprenas, kiel la hungaroj povus monopoligi al si la komunlingvan nomon "sodakvo" por signifi sian specialaĵon (se ĝi estas iel speciala). Cetere, neniu el la dokumentoj kiujn vi aldonis, konvinkas min pri tio, ke ĝi estas "rekonata fare de EU kiel hungarikumo" (kio estas "hungarikumo"?). Se EU ĝin iel rekonis, troviĝas pri tio EU-dokumentoj ankaŭ en aliaj lingvoj ol la hungara. --Surfo 20:14, 21. Sep 2006 (UTC)

Ĝi staras sub premo. Narvalo 15:22, 24. Sep 2006 (UTC)

Reiri al la paĝo "Sodakvo".