La alilingvaj vikipedioj laŭ mia percepto ne bone distingas inter la pli ĝenerala koncepto de spasmo kaj la subkategorio de kramfo, kaj en Esperanto estas stulte havi artikolon "kramfo", kiu ligas al alilingvaj artikoloj kiel angle "spasm" aŭ france "spasme", sed ankoraŭ atendi estontan artikolon "spasmo", kiu post kreo ne povus ligiĝi al artikoloj kiel angle "spasm" aŭ france "spasme" ĉar ili jam ligiĝis al la teksto "kramfo". Videble la e-lingva termino "kramfo" etimologie venas el la germana, kaj ankaŭ la germana vikipedio havas unu saman artikolon, kiu traktas la tri kapvortojn "Krampf", "Muskelkrampf" kaj "Spasmus". Esperantlingvaj vortaroj historie diferencigas inter spasmo (ĝenerala simptomo de muskola streĉiĝo en pli vasta malsano) kaj kramfo (aparte mallongdaŭra spasmo ofte pro muskola trostreĉiĝo aŭ pro dumtempa metabola misreguligo, tutbone sen serioza pli vasta malsano). Tamen diskuteblus ĉu laŭ la nuntempa neŭrologio eble necesus nomi la du vortojn sinonimoj kaj rezigni pri ĉia difino kiu klopodas krei diferencon de ambaŭ konceptoj (despli ke ankoraŭ ekzistas la kroma, ankaŭ enhave proksima, vorto konvulsio). Sed oni ne forgesu: Vikipedio ne kreas novajn faktojn, ne leksike novdifinas vortojn, nur resumas la literaturan lingvouzon kaj vortarajn difinojn. ThomasPusch (diskuto) 17:42, 26 Okt. 2015 (UTC)

Reiri al la paĝo "Spasmo".