Diskuto:Sukuro

Latest comment: antaŭ 1 tago by Roberto

De kie venas la malinternacia vorto? Narvalo 13:52, 18. Nov 2006 (UTC)

Bone, mi ne konis la vorton, sed ĝi klare venis el la latina "sucursus,i" eble per ia latinida lingvo. Roberto 17:03, 11. Dec 2006 (UTC)
Ekzistas la hispana vorto "socorrer" kaj la franca vorto "secourir", signifantaj "helpi, asisti". --Gabriel BEECHAM 02:09, 5. Feb 2007 (UTC)
La franca esprimo por "Unua helpo" estas "Premiers secours". Laŭ PIV "sukurismo. Organizita helpado kaj flegado de vunditoj, kaj la tiurilata fak-scio: la Ruĝa Kruco estas universale konata organizo de sukurismo". --Dominik (diskuto) 06:00, 13 jan. 2020 (UTC)Reply


@Narvalo, Roberto, Gabriel BEECHAM, kaj Dominik: Fakte, PIV 2020 konas la neologismon sukuri, kiun ĝi klarigas "Doni la unuan helpon (kaj flegon al vunditoj, dum milito aŭ post sinistroj aŭ aliaj gravaj akcidentoj)". Do eĉ PIV konsentas ke "sukuri" estas klarigenda vorto kaj la perfekta klarigo estas "Doni la unuan helpon", ĉar la koncepton de "unua helpo" kredeble preskaŭ ĉiu esperanta leganto tuj komprenas, ankaŭ se tiu homo ne estas denaska latinlingvano aŭ franco kaj eble ne tuj konjektas ke "sukuri → secourir" (eĉ povus esti denaskaj francoj kiuj imagas ke "secourir → sekurigi" kun komenca vokalo "e"). Sume, "sukuri" estas kaprica esperantlingva neologisma verbo proponata kaj bone klarigata en PIV, estas esperanta vorto, kvankam tre malofte uzata, kaj "unua helpo" estas multe pli facile komprenebla vortumo ol la substantivigo "sukuro" de la origina verbo "sukuri". En la esperanta vikipedio eblas havi plurajn same ĝustajn vortojn por koncepto, kaj alidirektigi de alternativaj vortoj al la plej komprenebla titolo. Nun estas indiko en vikidatumoj ke "Alternativa nomigo de baza titolo sukuro estas unua helpo". Mi certas ke multe pli sencas ŝanĝi bazan titolon kaj alternativan nomigon: La teksto multe pli facile legeblos, se la baza titolo estas "unua helpo" kaj alternativa nomigo (do alidirektilo al la paĝo kaj mencio en unua frazo) estos "sukuro" - cetere kun reta referenco al PIV 2020.

Tio klare estos subtenata de la klarigo de PIV: "sukur/i (tr) ⚕ Doni la unuan helpon", kaj simple estos pli da internaciismo. Ĉu ĉiu el la ĝisnunaj komentintoj pri la realative nekutima vorto konsentas pri la propono? -- ThomasPusch (diskuto) 11:49, 4 maj. 2024 (UTC)Reply

PS: Mi vere scivolus, kiel estus la procentaĵoj de respondoj, se oni en UK aŭ IJK farus enketon: "Ankaŭ se vi ne detale konas la vorton sukurismo, kion vi pensas ke ĝi signifas:

  • apartan filozofian branĉon de ŝintoismo?
  • koncepton el la sociaj sciencoj?
  • alian vorton por unua helpo?
  • grafikan movadon de animeo kaj mangao?

ThomasPusch (diskuto) 12:03, 4 maj. 2024 (UTC)Reply

Mi pensas ke "unua helpo" estas pli internacia kaj rapide komprenebla. Evidente "unua helpo" estas laŭlitera traduko de first aid. Eĉ la latina vikipedio uzas "Primum auxilium". Kurioze, interlingvaa vikipedio nomas ĝin "Prime succurso". Eble "Sukurso" venas el Interlingvo. Roberto (diskuto) 13:17, 4 maj. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Sukuro".