Diskuto:Supra Alzaco

Latest comment: antaŭ 8 jaroj by ThomasPusch

Tute sendepende de la franca nocio Haute-Alsace aŭ la germana nocio Oberelsass en unu vorto, en Esperanto ne eblas ligi adjektivon kaj substantivon per ligostreko al vorto "Supra-Alzaco" - laŭgramatike tia ligostreko malĝustas. En Esperanto do nepre estas "Supra Alzaco" Plie, necesas substreki (kiel la dua artikola frazo prave faras), ke la termino signas historian, mezepokan regionon (kiu "konsistigas, kun Suba Alzaco kaj la Respubliko de Mulhaŭzo (enklavigita en la antaŭa), unu el la subdividoj de la historia regiono Alzaco". En 1790 kadre de la Franca Revolucio la regiono ricevis iom ŝanĝitan departemento-nomon, kiu evitis la nomon "Alzaco", sed transprenis la adjektivon "Supra", kaj rezultis la formo "Haut-Rhin", "Alta Rejno", sed en internacia lingvo la formo "Alta Rejno", se ne rigardi nur la teritorion de la Franca Respubliko, sed la tutan riveron, ne bone tauĝas por la riveropeco ĉe Strasburgo ... la Rejno en Svislando kompare "pli altas" ol en Mulhaŭzo. Tial la historia nomo Supra Alzaco daŭre estas tute bona internacia traduko de la nur-francia departemento-nomo "Haut-Rhin", kaj neniel konsidereblus nur "inventaĵo de berlinaj okupantoj inter la jaroj 1871 kaj 1918". ThomasPusch (diskuto) 19:05, 26 apr. 2016 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Supra Alzaco".