Diskuto:Supra Hungario

(Alidirektita el Diskuto:Supra Hungarujo)
Latest comment: antaŭ 7 tagoj by ThomasPusch

La uzanto Yekrats la 14-an de junio 2008 ŝanĝis la landoformon "Hungario" en tiu ĉi teksto al la pli malnoveca formo "Hungarujo", sen fari alian ŝanĝon, do li neniel konsidereblus "la precipa aŭtoro de la artikolo", kiu havus rajton tiel procedi. Mi sincere dirus, ke mi konsiderus la uzanton Crosstor plej signifa kontribuinto de la teksto dum la jaroj, kvankam la unuan ĝermeton de 2005 el du frazetoj metis nekonata anonimulo 62.201.94.208, uzante en tiuj du frazetoj la formon "Hungario" kaj "Slovakio". Se ne la uzanto Crosstor deklaras ke li nepre insistas pri daŭra uzo de la pli malnoveca formo "Hungarujo" (tiam mi ne komprenus kial en la teksto samtempe daŭre uzatas la formo "Slovakio"), tiam la ŝanĝo de Yekrats jam la 14-an de junio 2008 estis tute senbaza kaj devos esti postokaze malfarita. ThomasPusch (diskuto) 13:01, 21 feb. 2024 (UTC)Reply

La frazoj de antaŭ du monatoj daŭre same validas, kaj sekve mi postokaze malfaras la ŝanĝon de la 14-a de junio 2008. ThomasPusch (diskuto) 13:59, 28 apr. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Supra Hungario".