Diskuto:Surakviĝo de Tu-124 al Neva

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Tlustulimu in topic Regiono-ISO kaj mapoj

Interesa artikolo, dankon. Mi tamen petas rekonsideri la terminon "ĉasio" kaj uzi almenaŭ la precizigan formon "radĉasio". Mi unue tute ne komprenis, kio misfunkciis, ĉar por mi "ĉasio" sugestas ion tute alian, kion havas nur surteraj veturiloj. Alia vorto ebla estas "subekipaĵo", kiun proponas ankaŭ PIV. Ĉar la vorto estas ĉi tie tute kerna, por kompreni la kaŭzon de la akcidento, indas esti tre klara kaj eble eĉ uzi du terminojn por klarigi unu la alian. - La uzo de "ĉasio" ĉi tie eble spegulas la rusan terminon. --Surfo 18:42, 5. Jul 2010 (UTC)

Jes, ŝajne vi pravas. Vespere mi estos hejme kaj ĉion rekontrolos. Mi tradukis tiun artikolon sen vortaroj kaj pri subekipaĵo vi ŝajne pravas. Mi anstataŭigu ankaŭ "kaŝi la ĉasion" per "entiri". Tamen laŭ miaj informoj ĉasion povas havi ankaŭ aviadiloj, sed ĝia signifo povas esti iom alia ol en la rusa.Sxak 03:23, 6. Jul 2010 (UTC)
Kaj kin vi konsilas por "aviadregisto"? Temas pri homo, kiu sidas masupre(te ekster la aviadilo, sur la tero) kaj regas la aeran trafikon?Sxak 03:36, 6. Jul 2010 (UTC)

Regiono-ISO kaj mapoj redakti

Saluton. En la artikolo estas la iso-kodo por Ruslando. Sed la akcidento ja fakte okazis en Sovetunio. Ĉu eble ekzistas iso-kodoj por historiaj ŝtatoj? Se ne, kiel ni traktu la aferon? - Amike Tlustulimu (diskuto) 07:31, 25 jun. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Surakviĝo de Tu-124 al Neva".