Diskuto:Taĵo

Latest comment: antaŭ 5 jaroj by RG72

Hodiaŭ mi rimarkis ke anonima uzanto ŝanĝis nomon de la rivero en tiu ĉi artikolo de Taĵo al Taĥo - sen alinomi la artikolon mem. Mi kontrolis aliajn vikiojn kaj vidis ke ankaŭ ili transliterigas tiun sonon tiel. Do por eviti konfuzojn mi ŝanĝis nomon de la artikolo kaj komencis ŝanĝi en aliaj artikoloj al Taĥo. Se iu havas aliajn opiniojn oni povas pridiskuti tion ĉi tie kaj en Alinomendaj artikoloj. Iel aŭ tiel en Vikipedio restu unu formo, ne du.--RG72 (diskuto) 08:11, 21 jun. 2018 (UTC)Reply

"Taĥo" pli oftas ol "Taĵo" en Google en Tekstaro, mankas fontoj pri la ofteco de "Taĵo" kompare al "Taĥo". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:28, 21 jun. 2018 (UTC)Reply
Iberiaj esperantistoj prezentis argumentojn, kiuj aspektas konvinkaj, do mi nuligis miajn redaktojn. Iel aŭ tiel mi ne estas lingvisto, do prefere pri tio okupiĝu fakuloj. Mi ĝojas ke almenaŭ laŭvoje mi plibonigis plurajn el tiuj artikoloj.--RG72 (diskuto) 15:38, 21 jun. 2018 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Taĵo".