Diskuto:Tadeusz Kościuszko

Mallegindigo redakti

La artikolo perdis legindan statuson, vidu balotpaĝon. --KuboF (diskuto) 21:38, 30 Jan. 2013 (UTC)

Divizia generalo redakti

La simbolo de Divizia generalo estas tute moderna, en la tempo de Kościuszko ne uzata. Cetere tiutempaj rangoj ne samas kiel la nuntempaj. Mi proponas forigi tion aŭ eventuale ŝanĝi. --Lohengrin 07:40, 2. Feb 2009 (UTC)

ADLS-diskuto redakti

Fariĝis artikolo de la semajno inter la 6-a kaj la 13-a de decembro 2009.

lia nomo redakti

lia nomo en la pola lingvo certe ne estas prononcata kiel "koŝĉuŝko", se ĝi estus tiel pronocata ĝi skribiĝus "koszczuszko" sed estas "kościuszko" en kiu "ś" kaj "ci" lau mi ne elparolatas kiel la esperantaj "ŝ" kaj ĉ". oni eble metu tian proksiman elparolon en la artikolon, sed oni skribu ke ĝi estas nur proksimigo ĉar la nuna stato estas simple konfuza por homoj nesciantaj la polan alfabeton kaj la polajn sonojn.

Referencoj/notoj/fontoj redakti

Al Lohengrin Por aldoni pli da referencojn necesas scii el kiu alilingva vikipedia paĝo la esperanta versio estis kreita. Aŭ ĉu ĝi estas originala sen uzo de fonta artikolo?

ah mi rimarkis ke estas sondosiero, bone ke almenaŭ tio..

Oni ne devas pri tio informi, ĉar ja en la Esperanta Vikipedio oni decidis montri prononcon aŭ per pli-malpli respektivaj Esperantaj literoj (kaj [koŝĉuŝko] plej ĝustas, eventuale povas esti [kostjuŝko]), aŭ per la internacia sonalfabeto. Uzitas la unua maniero, kaj ĝi estas la plej facila por esperantistoj. --Lohengrin 16:03, 20. Jul 2010 (UTC)

Reiri al la paĝo "Tadeusz Kościuszko".