Amikeco aldoni la alternativon "tagĵurnalo" al la artikolo. Kiel vi povas legi en la artikolo "ĵurnalo", la signifo de "ĵurnalo" ne tute klaras. PIV difinas ĝin francece kiel "taggazeto"; kun tia difino de "ĵurnalo", la esprimo "tagĵurnalo" estas pleonasmo. Aliaj uzas ĝin simple kiel sinonimo al "gazeto"; sed tiuokaze preferindas la pli kutima kaj pli klara radiko "gazeto". Do mi ne vidas kialon por ĉi tie aldoni la esprimon "tagĵurnalo" kiel alternativon. Marcos 17:41, 25. Dec 2009 (UTC)

Restarigo redakti

Zuazua unue ŝanĝis la titolon de ĉi tiu artikolo al "ĉiutaga gazeto", kaj poste faris el ĝi plusendilon al ĵurnalo. Tiel la enhavo de ĉi tiu artikolo tute perdiĝis. Efektive do temis pri iaspeca forigo, sen antaŭa anonco sur la diskutpaĝo. Mi nun malfaris ĉi tiun ŝanĝon. Se Zuazua daŭre opinias ĝin ĝusta, li klarigu siajn kialojn ĉi tie, kaj ni diskutu pri la afero antaŭ ol denove fari tian ŝanĝon. Marcos 16:52, 12. Mar 2010 (UTC)

Malĝusta restarigo redakti

Bonvolu rigardi PIV-on. Unue, via titolo taggazeto estas malĝusta, ĉar por tiu ĉi speco de aperado de gazeto estas nomo ĉiutaga gazeto, ĉar ĝi aperas ĉiutage, ĉu ne? Ekzistas ankaŭ formoj semajna gazeto, dusemajna gazeto, monata gazeto. Se vi rigardos vortojn ĉiutaga gazeto en PIV, vi ekscios, ke ĝi estas speco de ĵurnalo, do alidirektilo al ĵurnalo estis ĝusta. Kontrolu tion en PIV - la vortojn gazeto kaj ĵurnalo. Zuazua 20:25, 12. Mar 2010 (UTC)

Marcos kondutas al tiu ĉi paĝo tre posedeme. Ĉu ĝi estas lia havaĵo? Li forigis redaktojn de Vikipediisto:Amikeco kaj la miajn. Zuazua 20:31, 12. Mar 2010 (UTC)
Bonvolu legu ne nur PIV-on, sed ankaŭ aliajn fontojn. ReVo tradukas "ĵurnalo" per !gazeto", kaj donas la jenan rimarkon: "En la 1a Oficiala Aldono la Akademio difinis la signifon de ĵurnalo per serio da similsonaj sed sence malkoheraj tradukoj, kiuj egalas al „taggazeto“ (france), „gazeto, ia ajn periodaĵo“ (angle), „revuo“ (germane kaj ruse), „taggazeto, taglibro“ (pole). La komuna trajto de ĉiuj ĉi sencoj estas „gazeto“, kio farus la vorton malnecesa duoblaĵo (ĉar „gazeto“ estas forte enradikiĝinta kaj pli klare Fundamenta por tiu senco). PIV2 atribuas al la vorto la francajn sencojn (taggazeto, taglibro, registrolibro)."
PIV kaj PIV2 estis ĉefe redaktita de francoj, kaj do estas ĝenerale tre forte influita de la franca; do ĉi-kaze tute ne surpreizas la prefero de PIV al la franca formo. Sed ĉu la Vikipedio senkritike sekvu tiun franclingvemon de PIV?
Kiel vi povas vidi, ReVo mem uzas la kunmetaĵon "taggazeto" por la ĉi tie priparolata signifo. Ankaŭ la Listo de 'Simplaj Samsignifaj Vortoj rekomendas la kunmetaĵon "taggazeto" por ĉi tiu signifo. Temas pri tute normala Esperanta vorto, efektive uzata kaj rekomendata de seriozaj fontoj, do estas neniu kialo por anstataŭigi ĝin per io alia. Precipe ne per la ne klare difinita "ĵurnalo".
Aldone, pri kiuj kontribuoj de Amikeco vi parolas? Al ĉi tiu artikolo Amikeco tute ne kontribuis Marcos 12:39, 14. Mar 2010 (UTC)
Marcos, mi aplaŭdas al vi. Vi estas geniulo, da kiuj vikipedio bezonus pli. Pri kontribuo de Amikeco vidu jen - kaj lasu tion pligrandigi! Vivat Marcos! Zuazua 13:05, 14. Mar 2010 (UTC)
Pardonu, mi pretervidis tiun redakton de Amikeco, ĉar volante kontroli la historion de la artikolo mi akcidente anstataŭe kontrolis la historion de la diskuto, kiu ne havas kontribuon de Amikeco.
Ĉiuokaze, la mencion de la alternativo "tagĵurnalo", kiun enmetis Amikeco, mi forigis post kiam mi argumentis por tio sur ĉi tiu diskutpaĝo kaj neniu kontraŭargumentis. Do tio estas neniel kritikinda agado. Aliflanke, via agado redifini "taggazeto" laŭ via bontrovo anstataŭ akcepti la signifon kiun ĝi havas laŭ la uzo en diversaj fontoj (kiel ReVo, SSV, la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio kaj diversaj retpaĝoj [1] [2]) ja estas forte kritikinda. Kaj same kiel en antaŭaj lingvaj diskutoj, en kiuj ni malkonsentis, vi volas ke Vikipedio senkritike transprenu ĉion el PIV tute senkritike kaj ke ni tute ne konsideru aliajn fontojn ol PIV. Tamen aliaj fontoj, kiel la Fundamento de Esperanto, la Oficialaj Aldonoj de la Akademio, ReVo, SSV kaj diversaj Esperant-nacilingvaj vortaroj ja devas esti konsiderataj apud PIV por veni al bonaj konkludoj. En enciklopedia laboro oni ne povas daŭre sin apogi nur sur unusola fonto.
Mi forte kontraŭas vian proponon kunigi la artikolojn "ĵurnalo" kaj "taggazeto". Kiel mi jam skribis pli supre, "ĵurnalo" havas diversajn signifojn, el kiuj "taggazeto" estas nur unu. Pro tio estas pli klare uzi "taggazeto" por ĉi tiu afero. La artikolo ĵurnalo sekve estas apartigilo al la unuopaj artikoloj, kiuj pritraktas la diversajn aferojn kiuj povas esti nomataj "ĵurnalo"; aldone al esti apartigilo, ĝi ankaŭ enhavas lingvan noton, kiu klarigas kiel estiĝis tiu plursignifeco de la vorto en Esperanto. Marcos 21:38, 15. Mar 2010 (UTC)

Ĉu oni ne povas redakti la paĝojn, kiujn kreis Marcos? Ĉu tiu paĝo estas nur lia? Mi redaktas la paĝon taggazeto kaj Marcos senĉese forigas tiujn redaktojn. Aldone al "lia" tag-. Tiu kunmetaĵo esprimas ion alian ol diras la paĝo. Se mi uzos ĝin por kunmetaĵo taglaboro, tio ne signifas, ke oni laboras ĉiutage, nur ke tio estas laboro dum tago (ne nokte aŭ ne ĉiutage). Se oni laborus ĉiun tagon, oni devus diri, ke oni laboras ĉiutage, do ĉiutaga laboro. Simile, tagmanĝo ne signifas, ke oni manĝas ĉiutage, nur oni manĝas en difinita tempo. Ĉiutaga manĝo estas io alia ol la tagmanĝo. Mi do ne komprenas, kial mi ne povus redakti kaj aldoni ion al "lia paĝo". Kopiita el Taggazeto kaj ĵurnalo Zuazua 07:22, 17. Mar 2010 (UTC)

Estas diferenco diri: Mia tagmanĝo estis terpomoj kaj Mia ĉiutaga manĝo estis terpomoj. Zuazua 07:27, 17. Mar 2010 (UTC)
Reiri al la paĝo "Taggazeto".