Diskuto:Tatu Vanhanen

Latest comment: antaŭ 11 monatoj by ThomasPusch

La komparaj artikoloj en la germana kaj angla aspektas sobraj priskriboj de liaj statistikaj esploroj (kun kompreneble piednotaj referencoj), ke la finna polico enketis kontraŭ li pro ebla rasismo, sed fine ne trovis iun krimon, dum la esperanta teksto sonas kiel bulvarda populisma teksto de dekstra ĵurnalisto, kiu ŝajne tre amuziĝas pri tio, ke nun eblos science nomi afrikanojn, sudeŭropanojn kaj ankaŭ orientfinnlandanojn stultaj - kompreneble la "bulvarda teksto" estas tute sen referencoj (kiu bulvarda teksto havus referencojn?). Tia stilo ne jam estas rasisma agitado, sed iomete iras al tia direkto, kaj ĉi tie pli da seriozeco konvenus. ThomasPusch (diskuto) 03:29, 26 jan. 2023 (UTC)Reply

La teksto estis ekverkita kaj poste plurfoje redaktita per ĉiam ŝanĝiĝantaj gantopupaj kaj anonimaj kontoj de finna uzanto, kiu pro aliaj misfaroj estas forbarita el Vikipedio. Ĉiuj tiuj gantopupaj kaj anonimaj kontoj estas intertempe forbaritaj. Laŭ decido, ke forbaro celas homon, ne nur la unuopajn malnovajn kontojn sed ankaŭ grandkvante novkreatajn, novaj kontoj estu blokataj kiam estas sufiĉe forta suspekto de temas pri forbarito, kaj ĉiuj agoj de la novaj kontoj estu malfaritaj. Mi nun aplikas tiun malfaron al la teksto, kiu ĉiukaze estas forte pridubinda laŭ la supraj frazoj, kaj ekde monatoj havis ŝablonon ke ĝi ne respektas neŭtralan vidpunkton, kaj krome ke ĝi citas neniun fonton. ThomasPusch (diskuto) 21:52, 6 aŭg. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Tatu Vanhanen".