Diskuto:Trilanda punkto

Trilandaj punktoj de Hungarujo redakti

Mi forigis la tutan sekcion "Trilandaj punktoj de Hungarujo". Havi tie ĉi nur liston de la trilandaj punktoj de Hungarujo, ne de aliaj landoj, estas nekongrue kun la principo de neŭtraleco. Sed se oni tie aldonus listojn de trilandaj punktoj de ĉiuj aliaj landoj, tio igus la artikolon senbezone longa. Mi havas nenion kontraŭ ebla nova listo de trilandaj punktoj aŭ mencio de la trilandaj punktoj en respektivaj artikoloj de landoj, sed en tiu ĉi artikolo ili miaopinie ne konvenas. darkweasel94 17:12, 9 Aŭg. 2013 (UTC)

Saluton, darkweasel94. Mi pensas, ke vi pravas pri la forigo de la ĉapitro. Sed mi ne scias, ĉu listo pri tiaj punktoj en aparta artikolo vere estas necesa. --Tlustulimu (diskuto) 17:37, 9 Aŭg. 2013 (UTC)
Ankaŭ mi ne, kaj mi ne intencas krei ĝin, sed tio estas pli bona ol havi ĝin tie ĉi - jen ĉio, kion mi celis diri. darkweasel94 18:23, 9 Aŭg. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Trilanda punkto".