Saluton, mi nur interesiĝas pri tio, de kie vi prenis la terminojn tupelo kaj furnero. Ĉu ili jam ekzistis aŭ ĉu vi proponas ilin. Amike--Diddi 17:59, 8. Aŭg 2006 (UTC)

Tupelo estas sama vorto en la angla kaj hungara (tupeló-fa ~tupelo-arbo) t.e. iomgrade internacia vorto (eble ankaŭ hungaroj ne povis traduki ĝin kaj akceptis la originalan).

Furnero estas mia inventaĵo por hungara furnér (plakfolio, tavolligno laŭ mia H-E-a vortaro). Eble mi estis nur tro pigra kontroli la vortaron. Mi kredis, ke la esprimo ne aperas en mia vortaro. Mi notas, ke la du menciitaj vortoj ne bone erdonas la hungaran esprimon (germane Furnierholz). Narvalo 18:07, 8. Aŭg 2006 (UTC)

La genro Nyssa fakte apartenus al familio de la kornusacoj ?! Kial ne nomi la genron : Niso, kiel transskribo de Nyssa ? --Forstbirdo 18:07, 23 Sep. 2011 (UTC)

Furnero

redakti

Ĝenerale laŭ mi oni ne enkonduku nenecese novajn vortojn kaj, se necesas, oni skrupule esploru, kion preni aŭ proponi, ĉar ekz. furnero ne estas t.n. internaciismo (internacia vorto), la angla esprimo estas veneer, alilingvajn ekvivalentojn mi ne serĉis. Eĉ se la vorto furno ne ekzistas en Esperanto, furnero ja supozigas, ke ĝi estas ero de io. Kiel germano mi ja tendencus al furniro, sed prefere ni restu ĉe la tute bona kaj sufiĉa tavolligno. Se vi tamen volas resti ĉe furnero, bv. krei artikolon ankaŭ pri tiu termino. Amike--Diddi 07:31, 9. Aŭg 2006 (UTC)

La fakvortaro Lexicon Silvestre parolas pri fornirligno. --Forstbirdo 18:07, 23 Sep. 2011 (UTC)
Reiri al la paĝo "Tupelo".