Tiu ĉi teksteto staras tre izolite en vikipedio, sen alilingvaj artikolaj versioj, sen referencoj, sen eksteraj ligiloj, sen akompanaj bildoj. Per simpla entajpo de la mallongigo "UD-M" en iujn interretajn serĉilojn mi ĵus ne trovis pliajn infromojn. Mi neniel suspektas ke la informoj estus simple inventitaj, ĉar mi aprezas la artikolkreinton kaj konas lin kiel seriozan vikipedian kunlaboranton, sed tamen mi tre bonvenigus eksterajn fontojn kaj referencojn kiel ebla vojo al plia informado. ThomasPusch (diskuto) 16:24, 11 Aŭg. 2014 (UTC)

Reiri al la paĝo "UD-M".