Diskuto:Universitato de Kalifornio en San-Diego

(Alidirektita el Diskuto:Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego)
Latest comment: antaŭ 9 monatoj by ThomasPusch

Kiu fakte inventis la esperantlingvan nomon "Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego" kaj kie estas referencoj por tiu esperantlingva titolo??? En la angla ĝi simple nomiĝas University of California San Diego (Universitato de Kalifornio San-Diego, tio en Esperanto, sen meza vorteto, sonas iom krude), en la hispana, dua grava lingvo de la regiono, Universidad de California en San Diego (Universitato de Kalifornio en San-Diego), kaj la vorteto "en" ankaŭ tre taŭgus por Esperanto, ĉar la vorteto "ĉe" signifus ke la universitato situus proksime de, sed ne ene de la urbo San-Diego, dum ĝi fakte estas en la urbaj limoj, do estas "en San-Diego" (en ties urboparto La Jolla kaj iom norde de la urbocentro, sed ĉiukaze en San-Diego). ThomasPusch (diskuto) 14:14, 2 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Pri la Universitato de Kalifornio en Berkelio, kiu ankaŭ komence nomiĝis laŭ la vorteto "ĉe", tio jam diskutiĝis en 2013, kaj en 2016 oni efektivigis la movon al titolo "Universitato de Kalifornio en ...", kaj fakte tio ankaŭ en San-Diego estos tre taŭga movo. Mi tial nun provizore alinomigas la titolon al "Universitato de Kalifornio en San-Diego". Se iu havas tre fortojn argumentojn kaj referencojn, oni povas rediskuti la temon, sed ĝis nun ili ne videblas. Kaj stultus nun atendi pliajn dek jarojn ĝis iu decido. ThomasPusch (diskuto) 14:21, 2 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Universitato de Kalifornio en San-Diego".