Ne ĝenu voĉo unusoleco ĉar ĝi distingiĝe troviĝas en diversaj paperaj enciklopedioj, kaj eĉ en interretaj, same kiel Sankteco, Apostoleco kaj Katolikeco. Se kunigitaj en unu sola voĉo, la nocioj, se serĉataj, malfacile distingiĝas en longa artikolo kun tro da informoj.

Ludovica

Se la nocio "troviĝas en ... enciklopedioj, kaj eĉ en interretaj", mi petas vin citi ilin sub "Eksteraj ligoj". En alilingvaj vikipedioj mi ne trovis la nocion, sed mi konfesas, ke mi ne certas, kiel traduki tiom ĝeneralan vorton. Ŝajne ĝi ampleksas monoteismon kaj ekumenismon, sed estas eĉ pli. Aliflanke ĝi estas nocio pure kristanisma (ekzemple ne temas pri la unusoleco de Ahura Mazda en Zaratuŝtrismo), do eble la artikolo nomiĝu "Unusoleco (kristanismo)". Ĉu ne?
Umbert' 19:29, 24. Sep 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Unusoleco".