Diskuto:Usona Mez-Okcidento

Kial la nekutima vorto "Uesto"? Pli bone estus uzi la simplan kaj normalan vorton "Okcidento". Moldur 18:11, 23. Apr 2007 (UTC)

Pri tio mi cerbumis, kiam mi kreis la paĝon. La vorto "Okcidento" estas ja pli diskonita, sed mi finfine elektis la vorton "Uesto" por respekti iom pli la anglalingvan nomon (mi eĉ konsideris verki la artikolon sub la titolo "Midwest"). Vi estas pli sperta esperantisto ol mi, do se la nuna titolo ŝajnas al vi tute nekonvena, ne hezitu ŝanĝi ĝin. Thomas Guibal 18:51, 23. Apr 2007 (UTC)
Reiri al la paĝo "Usona Mez-Okcidento".