Aŭ Vendoj. W ne ekzistas en la E-alfabeto. Narvalo 16:58, 24. Mar 2009 (UTC)

Saluton, Narvalo. Mi subtenas vian alinoman proponon al Vendoj, ĉar mi pensas, ke la artikola kreinto ne bone komprenis la esperantigan manieron de vortoj. Kore --Tlustulimu 17:20, 24. Mar 2009 (UTC)
Ankaŭ mi subtenas la alinomadon al "vendoj". --PaulP - Disk. 20:58, 24. Mar 2009 (UTC)
Klaras ke W ne ekzistas en la E-alfabeto kaj ke "wendoj" ne estus esperanta vorto. Sed: Konsiderante, ke la vorto "vendo" jam havas signifon en Esperanto, kaj ke la latina vorto estas venedi (ofte mezeŭropaj prietnaj vortoj orientiĝas laŭ la latina lingvo, ekzemple germanoj, ne dojĉoj, hungaroj, ne modjaroj ktp), konsiderindas la malpli germaneca, sed pli esperanteca formo "venedoj". Notu ke en vikipedio jam estas uzata tiu formo, en la artikolo pri lupolo: "Estas menciita en la 8-a jarcento la lupola ĝardeno de la venedoj (en:wends) en Hallertau (suda Germanio)." -- ThomasPusch 18:21, 28 Mar. 2011 (UTC)
Reiri al la paĝo "Vendoj".