Diskuto:Virino

Latest comment: antaŭ 26 tagoj by Sj1mor in topic Banderolo

Internacieco redakti

Ŝajnas ke multaj emas redakti kaj bildigi tiun paĝon. Mi ekverkis la bildaron de virinaj vizaĝoj kaj mi provis fari ĝin kiel eble plej bunta. Efektive, Viki-eo laŭ mi estas, pli ol alia vikipedio internacia kaj do miaopinie la bildoj devus respeguli tiun internaciecon. Tiu bildaro estas evidente tute subjektiva kaj do ŝanĝenda laŭvole, sed mi proponas ke ni strebu daŭrigi la buntecon. Kaj pri la virina anatomio, eĉ se mi neniel kontraŭas foton de virina nuda korpo ĉe vikipedio, mi opinias ke ĝi estas evitenda pro la samaj kialoj (malinternacieco) kaj ke la plej bona ekzemplo estas tiu, ke eble iam ekvidos la eksterteruloj, ĉu ne? Ne estas hazardo se la sendintoj de tiu sondo decidis enmeti neutran desegnon prefere al korpa bildo de Usona virino, ekzemple! Internaciulo 16:51, 8. Jul 2006 (UTC)

Mi pensas ke oni povas meti anatomian sciencan bildon pri nuda virino aŭ klasikajn bildojn (skulptaĵoj, pentraĵoj)kiel modelo.Roberto 21:55, 8. Jul 2006 (UTC)

Unua ĉapitro redakti

Mi uzis por la unua ĉapitro la hispanlingvan version, okaze ke oni povos pluigi la tekston.--kani (diskuto) 20:57, 13 Mar. 2015 (UTC)

Banderolo redakti

Kiel tiu de la Kreo de Adamo ĉe la artikolo Viro, Mi ŝatus havi banderolon de la Naskiĝo de Venuso. Sed ne trovis ion haveblan en Vikidatumoj. Tondri bildon en banderolon ne estas malfacila laboro, ĉu ne? Sj1mor (diskuto) 16:19, 7 apr. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Virino".