La Kreo de Adamo estas fresko sur la volbo de la Siksta Kapelo, pentrita de Mikelanĝelo ĉirkaŭ 1511. Ĝi estas ilustraĵo de unu de la naŭ epizodoj de la biblia Genezo,[1]​ en kiu Dio donas la vivon al Adamo, nome la unua homo laŭ la Biblio. Kronologie, ĝi estas la kvara de la pentraĵoj kiuj reprezentas epizodojn de la Genezo sur la plafono de la kapelo, estis unu el la lastaj finkompletigitaj kaj estas unu el la artaĵoj plej konataj kaj aprezataj en la tuta mondo.[2]

Kreo de Adamo.

Priskribo redakti

Dio estas reprezentata dekstre (laŭ la rigardanto) kiel vigla maljunulo, barbohava, vestita per hela robo kaj envolvita en purpurkolora tuniko, kunhavita kun keruboj. Lia maldekstra brako ĉirkaŭas virinon, normale interpretata kiel Eva, kiu en la momento de la kreo de Adamo ankoraŭ ne estis kreita kaj atendas en la ĉielo la havigon de loko en la Tero. La dekstra brako de Dio estas etendita havigante la sparkon de la vivo el sia montrofingro al tiu de Adamo, kies maldekstra brako estas en simila sinteno al tiu de Dio. Famas la fakto ke ambaŭ fingroj estas separataj per minimuma distanco. La pentrofaro postulis tri ĝis kvar jarojn por kompletigo.

 
Kunteksto de la Kreo de Adamo en la plafono de la Siksta Kapelo; ĝi videblas proksimume dekstre de la centro.

La similaj sintenoj de Dio kaj Adamo estas bazitaj sur la enhavo de Genezo 1:27, kie oni diras, ke Dio kreis la homon laŭ sia bildo kaj simileco. Samtempe Dio, kiu aperas flosanta en la aero (respektive en la ĉielo), kontrastas kun la surtera bildo de Adamo, kiu fakte estas kuŝe sur stabila triangulo de tero. La nomo de Adamo venas de la hebrea kaj signifas homon, dum la ina formo de la radiko estas Adamah kiu signifas teron.

Notoj redakti

  1. Miguel Ángel: La grandiosidad de un artista en busca de la perfección. España: 50Minutos.es. 2017. p. 20. «La creación de Adán es uno de los nueve episodios del Génesis representados por Miguel Ángel en la cúpula de la Capilla Sixtina [...]».
  2. «20 of the World's Most Famous Art Pieces – History Lists». historylists.org. Konsultita la 1an de Aprilo 2021.

Bibliografio redakti

  • Barolsky, Paul (2001). "The Imperfection of Michelangelo's Adam". Source: Notes in the History of Art. 20 (4): 6–8. doi:10.1086/sou.20.4.23206730. ISSN 0737-4453. JSTOR 23206730. S2CID 191374246.
  • Wright, Alison (2007-06-01). "Michelangelo Drawings: Closer to the Master". Renaissance Studies. 21 (3): 415–422. doi:10.1111/j.1477-4658.2007.00414.x. ISSN 1477-4658.

Eksteraj ligiloj redakti