Diskuto:Wessex

Latest comment: antaŭ 7 tagoj by ThomasPusch

La fakto ke la nomo de tuta regno aperas nacilingve ĉi tie tre agacas min. Tamen mi ne scias kiel plej bone esperantigi tion. Certe Vesekso estas la plej ofta formo (sed ĉu la plej bona, mi ne scias) kaj mi do kreis alidirektilon tiuforman ĉi tien. --Haruo (diskuto) 00:57, 15 apr. 2016 (UTC)Reply

Do, la graflando estis memstara reĝlando inter 519 – 927, en tempo longe antaŭ la apero de Esperanto, kaj eble eĉ estus plej juste indiki ĝin en formo anglosaksa, ne angla. Sendube en Esperanto Vesekso estas la plej ofta formo (ĉu la plej bona, diskuteblus, sed verdire ne estas bonaj alternativoj). Kaj klaras ke la sola e-lingva atlaso, la "poŝatlaso de la mondo" de 1971, kaj la plej ampleksa e-lingva vortaro PIV de 1970 ĝis 1970 ne kuraĝis indiki esperantigitan oficialan formon. Tial mi pensas, ke la nacilingva titolo jes estas bona, sed la esperantlingva formo, kvankam ĝis nun sen praviga vortara, literatura aŭ gazetara referenco, jes indikiĝu en la unua frazo. ThomasPusch (diskuto) 10:28, 20 jul. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Wessex".