Diskuto:William Bailey

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by ThomasPusch

Miroslav MALOVEC en novembro 2006 aldonis la ĉapitron "Tradukoj", kun inter alie la sekvaj tradukoj de konataj anglalingvaj verkistoj.

Estas konata lia traduko de "Thought Power" (Penspotenco) de Anna Mills. Pliaj tradukoj estas:

  • Anna W. Mills: Penspotenco (Eastbourne, - 44 p.)
  • George Frederick Wates: De tutmonda perforto al tutmonda frateco (London: Esperanto Publ. Co., 1938. - 119 p.)
  • George Frederick Wates: Progresado kaj la pasinteco: ekrigardo tra la tempaĝoj (London, Esperanto Publ. Co., 1936. - X, 152 p.)

Ne nur ke "Penspotenco" de Anna Mills fuŝe menciatas dufoje... La problemo estas, ke ne nur mankas esperantlingvaj vikipediaj tekstoj pri la du verkistoj, sed ankaŭ anglalingvaj aŭ tekstoj en iu ajn lingvo. Se anglalingva verkisto ne konatas en la anglalingva vikipedio, tio estas malbona signo - eble la anglalingvano ne estas sufiĉe menciinda?? ThomasPusch (diskuto) 22:27, 13 maj. 2022 (UTC)Reply

Pri George Frederick Wates mi pene kolektis sufiĉajn informojn por eta nova artikolo, unua en tuta vikipedio. En Esperanto li do nun pli konatas ol en la angla vikipedio. En la referncoj trovitaj de mi eĉ estas lia bildigo en foto de 1926, kiu eble jam tiom aĝas ke ĝi jure permeseblas en la komunejo - mi nun ne kontrolis, kiel estas pri fotoj el Britio. Sed pri "Anna W. Mills" mi daŭre dubas. ThomasPusch (diskuto) 11:53, 14 maj. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "William Bailey".