Laŭ mia kompreno, deserto neniel sinonimas kun zakusko. - jc

mi antaŭe pensis, ke zakuskoj estas antaŭmanĝo, ne postmanĝaĵo (iom similaj al la hispana "tapas" --Dominik 05:00, 15. Okt 2009 (UTC)

Certe zakusko ne estas antaŭmanĝo, kaj verdire eĉ ne postmanĝo. Zakusko estas postdrinko! Kaj ĉiu bona drikkunveno devas nepre havi bonan zakuskon. Sen tio drinko ne estas plezuro, sed nura ebriigaĵo :) P.Fiŝo 12:22, 22. Nov 2009 (UTC)
Aŭ "zakusko" estas Esperanta vorto, en kiu okazo ĝi ne aŭtomate ricevas ĉiujn signifojn de vortdevene rilataj vortoj en diversaj lingvoj; aŭ ĝi ne estas Esperanta vorto, en kiu okazo ĝi ne estu prezentata kun O-finaĵo, sed en ĝia origina formo.
Mi konscias pri tio ke temas pri PIV-a vorto. Sed same mi konscias pri tio ke PIV listigas multajn radikojn kiujn ĝi nur proponas al la lingvokomunumo, sed kiuj ankoraŭ ne estas enradikiĝintaj (kaj kiuj eble neniam enradikiĝos). "Zakusko" ŝajnas esti unu el tiuj PIV-aĵoj kiuj estas ĉefe proponoj. Tiuokaze ni ne nepre devas prezenti ĝin kiel Esperantan vorton.
Se ni ne volas prezenti ĝin kiel Esperantan vorton, la problemo estas ke diverslingvaj formoj ne tute samas (ruse "zakuska", ĉeĥe "zakusek", verŝajne ankoraŭ aliaj). Laŭ mi estas plej saĝe aŭ havi plusendilon al la artikolo antaŭmanĝo kiu pritraktas interalie tion, pri kio parolas la PIV-a difino (tiun plusendilon mi antaŭe kreis, sed Zuazua nun senkomente anstataŭigis ĝin per apartigilo kiu ankaŭ sendas al dolĉaĵo laŭ la ĉeĥa signifo), aŭ skribi ion kiel ""Zakusko" estas de PIV proponita Esperantigo por la rusa vorto "zakuska", kiu signifas antaŭmanĝoĉedrinka manĝeto. Ankaŭ aliaj slavaj lingvoj havas parencajn vortojn, ekzemple la ĉeĥa "zákusek" (dolĉaĵo)." Marcos 21:09, 25. Nov 2009 (UTC)
Laŭ mia ĉi-supra propono mi rekreas la plusendilon al antaŭmanĝo. Marcos 18:08, 6. Dec 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Zakusko".