Diskuto:Zamenhof/Esperanto-objekto

Ligilo al retpaĝaro pri ZEOj ŝajne ne plu funkcias. Ĉu iu scias kie nun estas la listo de ZEOj?

Jes, ĝi ne plu funkcias. Mi pensas ke Vikipedio estas la plej bona ilo por daŭrigi la listigo. Eble ni devus re-redakti ĝin. NicoRay 09:28, 4. Jun 2007 (UTC)

Ĉu difino ampleksas ĉiujn ZEO-jn? redakti

Mi pripensas ĉu la difino en artikolo estas kompleta - laŭ ĝi ZEO povas esti objekto nomata honore de L. L. Zamenhof aŭ Esperanto, tamen ĉe listoj de ZEO-j troviĝas ankaŭ objektoj nomitaj memore de gravaj esperantistoj. Fakte, ili ne multas, tamen ekzistas. Se ni ŝatus trakti ilin kiel ZEO-j, tiu difino estu ŝanĝita. Kion vi opinias? --Fiskot (diskuto) 18:41, 23. Dec 2010 (UTC)

Mi same opinias, ke oni limiĝu je tiu simpla difino. Mi ne diras "Jen esperantismo !" (aŭ nur por mi mem) kiam mi vidas neesprantista vorto ŝajnante kiel esperanta vorto. Vi pravas, oni devus paroli pri ZEOj nur por objektoj nomataj honore ktp, kiel dirite en la libro "Monumente al esperanto". Sed samtempe tiu libro ekzemple registras "Strato de la Doktoro G. Salan, esperantisto" (Nîmes, Francio). konklude, mi dirus ke oni akceptu ankaŭ objektojn nomitajn memore de gravaj esperantistoj, kiam ilia esperantisteco estas la plej grava afero pro kio ili estas konataj.
Stratoj pri Emile Peltier, Gaston Waringhien povas esti ZEOj, sed eĉ se Ho Chi Minh povis paroli esperanton, li ne estas konata ĉefe pro tio, do Strato Ho Chi Minh ne povas esti ZEO.
Tion mi opinias, kaj vi ? NicoRay 14:13, 2. Jan 2011 (UTC)
Reiri al la paĝo "Zamenhof/Esperanto-objekto".