Mi iom bedaŭras ke ĉi artikolo fariĝis apartigilo ĉar ne-esperantaj vikioj tien ligas, kaj legantoj povus iom perdiĝi. (Mi movis la diskuton al Diskuto:Ludoviko ZAMENHOF) Jen mi ŝanĝis preskaŭ ĉiujn ligojn de Zamenhof al Ludoviko ZAMENHOF kiam temas pri LLZ. Por leganto povas esti perdige ke artikolo sendas al apartigilo ne al al ĝusta artikolo. -- ArnoLagrange 07:10, 4. Apr 2003 (UTC)


Zamenov aŭ Zamenhov redakti

Kiel rusa versio de la nomo menciiĝas Zamenov kaj Zamenhov. Kiu estas ĝusta? Marcos 23:14, 21. Jan 2006 (UTC)

Dankon pro via atento al la artikolo kaj trovo de tiu ĉi sileraro. Mi rigardis la fontan artikolon kaj tiu mencias na ambaŭ, sed ja en la rusa litero "h" ne ekzistas (kiel ĝi ankaŭ poste asertas), do tial la literumado "Zamenhov" estas jam iu interŝtupo inter la (supozata) originala rusa versio kaj la poste venkinta formo sub kiu ni la familion hodiaŭ konas. Mi do ŝanĝis ĉion al Zamenov. Blahma 23:47, 21. Jan 2006 (UTC)
Mi ne komprenas la nunan klarigon "ruse ankaŭ Заменгов" - kio estas la unua rusa formo, al kiu aldoniĝas la ankaŭ-a Заменгов? 188.169.229.30 22:57, 9 Jun. 2011 (UTC)

Apartigilo? redakti

Estas en ordo ke la paĝo "Zamenhof" temas pri diversaj homoj de tiu familia nomo (kvankam el ili nur L. L., eble ankoraŭ Lidia, estas vere enciklopedie konataj...) - samkiel artikolo pri "Freud" povas temi pri Sigmund kaj Anna, "Mozart" pri Leopold kaj Wolfgang Amadeus, kaj "Bach" pri la diversaj muzikistoj el la dinastio de Johann Sebastian.

Tamen laŭ mi estas troigo nomi paĝon pri diversaj anoj de sama familio "apartigilo": apartigilo dividu inter tute malsamaj signifoj de unu vorto (ekzemple ButanoElbo) - la vorto 'Zamenhof' en 'L. L. Zamenhof' kaj 'Lidia Zamenhof' tamen ne havas komplete malsaman signifon, sed signifas ekzakte la saman familion. ThomasPusch 19:05, 3. Nov 2006 (UTC)

Pliaj Zamenhofoj? redakti

En la gazeto Kune 2/2006 aperis intervjuo kun Zaleski-Zamenhof. Ankau estas bildo pri la deveno de Zamenhof kaj parencoj. Tie aperas amaso da pliaj personoj. Eble indas sekvi la aferon. Mi pensas ke devus esti iel reala: http://www.esperanto.de/dej/elshutoj/kune/kune_2006_2.pdf --Esperantst 21:29, 23. Jan 2009 (UTC)

Reiri al la paĝo "Zamenhof".