Malfermi la ĉefan menuon
Mapo montranta rezultojn de la dispartigo de Bengalio en 1905. La okcidenta parto (Bengalio) akiris partojn de Oriso, la orienta parto (Orienta Bengalio kaj Asamo) reakiris Asamon kiu estis farita separita provinco en 1874.

La decido plenumi Dispartigon de Bengalio (en bengala: বঙ্গভঙ্গ) estis anoncita la 7an de Julio 1905 fare de la Vicreĝo de Hindio, nome Lord Curzon. Tiu dispartigo okazis la 16an de Oktobro 1905 kaj separis la tre islamajn orientajn areojn el la tre Hinduismaj okcidentaj areoj. La Hinduoj de Okcidenta Bengalo kiuj dominis la Bengalajn negocojn kaj ruran vivon plendis ke tiu divido farus ilin minoritato en provinco kiu aliĝus kun la provinco de Biharo kaj Oriso.[1] Hinduoj estis koleraj pro tio kion ili konsideris politikon de "dividu kaj regu",[2] laŭ kiu la koloniistoj turnis la indiĝenan loĝantaron kontraŭ si mem por regadi, kvankam Curzon asertis ke tio produktos administracian efikecon. La dispartigo kuraĝigis Hinduojn kaj kondukis Islamanojn formi siajn proprajn naciajn organizojn laŭ komunumaj linioj. Bengalio estis reunuigita fare de Lord Hardinage en 1911 kiel klopodo repacigi la malkonsentojn inter Bengalanoj. Ĝi estis reunuigita pro la jenaj tialoj:

  • 1. La movado Sŭadeŝi okazigis tumultajn protestojn kontraŭ la dispartigo.
  • 2. Hinduoj pensis ke Orienta Bengalio havos siajn proprajn tribunalojn kaj politikojn.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Encyclopædia Britannica, "the creation of the barrier" [1] Konsultita la 7an de februaro 2018.
  2. Bipan Chandre Lal, "History of Modern India", ISBN 978-81-250-3684-5, pp. 248–249

BibliografioRedakti

  • Edwardes, Michael. High Noon of Empire: India under Curzon (1965)
  • McLane, John R.. "The Decision to Partition Bengal in 1905," Indian Economic and Social History Review, July 1965, 2#3, pp. 221–237

Eksteraj ligilojRedakti

  • AHMED, Sufia. (2012) “Partition of Bengal, 1905”, Banglapedia: National Encyclopedia of Bangladesh. Asiatic Society of Bangladesh.