Orienta Bengalio kaj Asamo

Orienta Bengalio kaj Asamo estis administracis subdividaĵo (provinco) de Brita Hindio inter 1905 kaj 1912. Ĝi havis ĉefurbon en Dako, kaj kovris teritoriojn en kiuj estas nuntempe Bangladeŝo kaj Nordorienta Barato.

La Brita Orienthinda Kompanio aligis Bengalion en 1765, kaj Asamon en 1838.
Lord Curzon iniciatis la kreadon de Orienta Bengalio kaj Asamo.

Orienta Bengalio kaj Asamo havis totalan areon de 111,569 m² kaj estis situa inter 20° 45' kaj 28° 17' N., kaj inter 87° 48' kaj 97° 5' Or. Ĝi limis kun Tibeto kaj la Reĝlando Butano norde, Brita Birmo oriente kaj la Golfo de Bengalo sude. Ene de tiuj limoj, estis princlandoj Tripuro, Cooch Behar kaj Manipuro.

La loĝantaro de Orienta Bengalio kaj Asamo estis de 30,961,459 personoj en 1901.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "Eastern Bengal and Assam - Encyclopedia". Theodora.com. [1] Alirita la 7an de februaro 2018.

Koordinatoj: 23° 42′ 00″ Nordo 90° 21′ 00″ Oriento / 23.7000 °N, 90.3500 °O / 23.7000; 90.3500 (mapo)