Distrikto Garmisch-Partenkirchen

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Bavario
Distriktaro: Supra Bavario
Administra urbo: Garmisch-Partenkirchen
Areo: 1 012,28 km²
Loĝantoj: 88 840
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 86
Aŭtokodo: GAP
Municipokodo: 09180
Komunumoj: 22
Administreja adreso: Olympiastraße 10
82467 Garmisch-Partenkirchen
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Garmisch-Partenkirchen situas en la distriktaro Supra Bavario (Oberbayern) de la germana federacia lando Bavario. Administra centro estas la samnoma urbo Garmisch-Partenkirchen, vintrosporta centro en kiu okazis la Vintra Olimpiko 1936. La distrikto havas areon de 1 012 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 88 840 loĝantojn.