Distrikto Luksemburgo

blazono mapo
ne havas blazonon situo de la distrikto en Luksemburgio
Bazaj informoj

      ● Luksemburgo
            ● Distrikto Luksemburgo

ISO-kodo: LU-L
Areo: 904 km²
Loĝantaro: 401041
(stato de januaro 2014)[1]
Loĝdenso: 403 loĝantoj po km²
(en 2010)

La distrikto Luksemburgo - france District de Luxembourg, germane Distrikt Luxemburg - estis distrikto de Luksemburgo kaj konsistis el la kantonoj Luksemburgo, Esch-sur-Alzette, Capellen kaj Mersch. Ĝi norde limis je la distrikto Diekirch, oriente je la distrikto Grevenmacher, sude je la regiono Loreno de Francio kaj okcidente je la belgia provinco Luksemburgo. Komence de januaro 2014 en la distrikta teritorio vivis 401041 loĝantoj.

La distrikto konsistis el la sekvaj kvar kantonoj:

  1. kantono Capellen,
  2. kantono Esch-sur-Alzette,
  3. kantono Luksemburgo kaj
  4. kantono Mersch.

La distriktoj estis abolitaj la 3-an de oktobro 2015.

NotojRedakti

  1. ŝtata statistika oficejo "loĝantoj laŭ kantonoj kaj komunumoj 1821-2014" (france)