Distrikto aŭ Kantono Samburu estas kantono de la iama Provinco Rifta Valo, Kenjo. Ĝi kovras areon de ĉirkaŭ 21,000 km² en norda Kenjo kie loĝas la popolo Samburuoj. Ĝi etendiĝas norde el la rivero Vuaso Ngiro sude de la Lago Turkana kaj tio inkludas ankaŭ la teritorion de la Monto Kulal kiu kuŝas ĝuste oriente de la Lago Turkana.

Samburu en centra Kenjo

Ene de Samburu estas la urboj Maralal (ĉefurbo kaj plej granda urbo),[1] Baragoi, Archers Post, Suda Horr, Vambo kaj Lodosoit.

Ĝi inkludas ankaŭ la teritoriojn de la Nacia Rezervejo Samburu kaj de la Nacia Rezervejo Bubalo, la Monto Ngiro, la Montoj Ndoro, Ol Doinjo Lenkijo, la montetoj Kirisia kaj la arbaro Loroki.

Estas urbo nome Samburu en Kvale ankaŭ en Kenjo, sed ĝi ne estas rielata al Kantono Samburu aŭ al la popolo Samburu.

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-21. Alirita 2013-08-14.