Val-de-Travers (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Val-de-Travers)


La distrikto Val-de-Travers estas administra unuo de Kantono Neŭŝatelo, Svislando kun ĉefloko Môtiers en la komunumo Val-de-Travers.

Distrikto Val-de-Travers
Blazono de la distrikto Val-de-Travers
Chasseron en Val-de-Travers
Mapo de la distrikto Val-de-Travers
Distriktoj de Kantono Neŭŝatelo
Kantono Neŭŝatelo
Ĉefloko Môtiers (komunumo Val-de-Travers)
Koordinatoj  46° 4′ N 7° 3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O / 46.067; 7.050 (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ N 7° 3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O / 46.067; 7.050 (mapo)
Nombro de loĝantoj 11932 (2010-12-31)
Areo 166,47 km²
Loĝantardenseco 71,7 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2406
vdr

Geografio redakti

La distrikta areo konsistas el la valo de Travers, kiun trafluas Areuse, el Vallon des Verrières kaj la ĉirkaŭsituantaj montoj de la Ĵurasa Montaro.

Komunumoj de la distrikto Val-de-Travers redakti

La distrikto Val-de-Travers konsistas (stato en 2010) el 3 komunumoj, el kiuj Val-de-Travers estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  La Côte-aux-Fées 453 12.85 6504
  Les Verrières 667 28.68 6511
  Val-de-Travers 10812 124.91 6512
Totale 3 11932 167,47 0211

Historio redakti

La Valregiono estas konata precipe pro la tiea absintaĵo-produktado, kiu estis malpermesita inter 1910-2005 kaj okazis nur neleĝe. Gravaj industriaj branĉoj de Val-de-Travers estas la ĉokolado- kaj horloĝoproduktado. De 1712 ĝis 1986 okazis tie asfaltominado, pri kiu nun ekzistas muzea ekzspozicio.

Origine la distirkto konsistis el la 11 komunumoj Boveresse, Buttes, Couvet, Fleurier, La Côte-aux-Fées, Les Bayards, Les Verrières, Môtiers, Noiraigue, Saint-Sulpice kaj Travers. La 3-a de aprilo 2007 la komunumaj parlamentoj de la tuta distrikto Val-de-Travers unuanimie akceptis kunigon de ĉiuj 11 komunumoj de la distrikto. Ĉar la civitanoj de Les Verrières kaj de La Côte-aux-Fées en balotoj kontraŭstaris tamen la kunigan projekton, ĝi unue ne povis realiĝi. Poste estis de la ceteraj komunumoj decidita la kunigo de la restantaj 9 komunumoj, kio realiĝis la 1-an de januaro 2009. Les Verrières kaj La Côte-aŭ-Fées restis memstaraj.

Eksteraj ligiloj redakti