Elektra akvoveturilo

(Alidirektita el Dizelelektroŝipo)

Elektra akvoveturilo estas surakva aŭ subakva transporta rimedo, kies movilo estas funkciata de elektra motoro. Al elektraj akvoveturiloj apartenas elektroŝipo, elektroboato, akva elektroskotero ktp.

Konektelektroŝipo en Francio. Atentu la kontaktan lineon.
Promenaj akumulatoraj elektroboatoj

Elektroenergiaj fontoj redakti

Elektroenergiaj fontoj por akvoveturila movmotoro povas esti diversaj:

  • Interna eksplodmotoro. Tiajn akvoveturilojn oni nomas dizelelektroŝipoj, kiujn oni iufoje konsideras tipo de motorŝipo.
  • Interna turbina motoro. Tiajn akvoveturilojn oni nomas turbinelektroŝipoj.
  • Atoma elektra instalaĵo. Tiajn akvoveturilojn oni nomas atomŝipoj.
  • Ekstera elektrofonto. Ekz., en Francio, en unu el partoj de la kanalo StQuentin, ekspluatiĝis konektelektroŝipoj, ricevataj elektroenergion de la dudrata kontakta lineo simile al tiu de trolebusa.
  • Akumulatoroj. Konekse al malgranda kapacito de akumulatoroj, tiaj akvoveturiloj ekspluatiĝas praktike nur amuzcele.
  • Sunpaneloj. Tiaj akvoveturiloj plej ofte estas negrandaj, kaj ĝis nun ili plejparte ne eliris el eksperimenta stadio. Laŭ la stato de 2007 la plej granda komerca akvoveturilo kun sunpaneloj estas 150-loka katamarano MobiCat.

Avantaĝoj kaj malavantaĝoj redakti

Ĉefaj avantaĝoj de la elektra motoro estas ebleco rapide kaj senŝtupe ŝanĝi rapidecon kaj direkton de rotacio de movilo (kio plibonigas manovrecon), malalta nivelo de bruo kaj vibro (kio gravas por pasaĝeraj akvoveturiloj). Krome en la dizelelektroŝipoj la dizela motoro funkcias en pli bonaj kondiĉoj (egalrapida rotacio) ol en la dizelŝipoj, kio malgrandigas konsumon de brulaĵo kaj plilongigas tempon de funkciado de la motoro.

Al malavantaĝoj de la elektraj akvoveturiloj apartenas relativa malsimpleco de elektra instalaĵo.