Djutjkovo (Zvenigorod)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Djutjkovo (apartigilo)

Djutjkovo (ruse Дютьково) ekde 2003 estas urboparto de urbo Zvenigorod (Moskva provinco, Rusio). Antaŭe ĝi estis vilaĝo en distrikto Odincovo konata ekde 14-a jarcento.

Djutjkovo situas malproksime de urba centro en nord-okcidenta parto de Zvenigorod ĉe rivero Storoĵka.

Nomo redakti

Djutjkovo estis nomita ruslingve Дютьково (Djutjkovo) de nomo de ĝia posedanto Fjodor Djutka. Post revolucio proksime aperis fervojo kaj apuda stacio estis erare nomita Дюдьково (Djudjkovo); de tiam estis konfuzaĵo pri vilaĝonomo.

Historio redakti

Vilaĝo Djudjkovo estas malnova loĝloko aperinta en 14-a jarcento. Unua skribmencio en dokumentoj estis en 1558. En 19-a jarcento tie funkciis teksaĵa fabriko.

Post fermo de la fabriko Djatjkovo fariĝis loko de somerloĝejoj. Unu el somerloĝejoj estis luata de komponisto Tanejev.

Muzeo de Sergej Tanejev redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Muzeo de Sergej Tanejev.

Komponisto kaj esperantisto Sergej Tanejev ekloĝis en Djutjkovo estinte 50-jaraĝa luante somerloĝejon. Muzeo de Tanejev situas en najbara domo (ĝin posedis ĝia studinto), antaŭ la domo staras busto de la komponisto. La muzeo estis malfermita en 1962.

Aliaj vidindaĵoj redakti

En Djutjkovo restis multaj somerloĝejoj estintaj en eko de 20-a jarcento (antaŭrevoluciaj).

Ĉirkaŭaĵoj de rivero Storoĵka estas ŝatata loko por piedpromenado de Sergej Tanejev. La loko estas defendata naturrezervejo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti