Jerŝovo (Moskva provinco)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jerŝovo (apartigilo)

Jerŝovo (ruse Ершово) estas vilaĝo en distrikto Odincovo de Moskva provinco. Ĝi situas je 3 kilometroj norde de historia apudmoskva urbo Zvenigorod.

Jerŝovo
vilaĝosetlejo
Administrado
Poŝtkodo 143055
Demografio
Loĝantaro 2 412  (2002) [+]
Geografio
Geografia situo 55° 46′ N, 36° 52′ O (mapo)55.76916666666736.859166666667Koordinatoj: 55° 46′ N, 36° 52′ O (mapo) [+]
Jerŝovo (Rusio)
Jerŝovo (Rusio)
DEC
Situo de Jerŝovo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ershovo [+]
vdr
Novaj domoj centre de la vilaĝo
Preĝejo
Placo kun monumento pri Dua mondmilito

Historio

redakti

Unuafoje Jerŝovo estis menciita en 1454. Poste estis farita bieno kie nuntempe troviĝas ripozejo "Jerŝovo".

Vidindaĵoj

redakti

En Jerŝovo estas kelkaj vidindaj objektoj:

  • ripozejo "Jerŝovo", bieno kun parko kaj lagetoj
  • placo centre de vilaĝo kun loka administrejo kaj monumento
  • preĝejo kaj monumento de pereintoj dum Dua mondmilito

Transporto

redakti

Vilaĝo Jerŝovo estis kunligita kun Golicino kaj Zvenigorod per regula aŭtobusa trafiko (numero 39)[1]. Plej proksima fervoja stacio ("Zvenigorod") situas en Zvenigorod.

"APERo"

redakti
 
La ripozejo dum "Apero"-7

"APERo" estas fama internacia esperantista renkontiĝo ĉiujare (kutime en vintro) organizata en Jerŝovo de Moskva Esperanto-Asocio "MASI". Dum tiu renkontiĝo laŭ reguloj oni parolas nur en Esperanto, tio (laŭ ideo de la aranĝo) povas helpi al partoprenantoj plibonigi sian lingvokonon. En 2013 Apero-7 pasis la 22-24-an de februaro [2].

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Oficiala paĝaro de estraro (ruse)
Paĝaro pri vivo en Jerŝovo Arkivigite je 2013-05-25 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
Paĝaro de la ripozejo (ruse)
Paĝaro de la ripozejo Arkivigite je 2013-08-23 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
Informo pri Apero-6 de paĝaro de MASI-klubo (esperante)

Referencoj

redakti
  1. Расписание автобуса №39. Arkivita el la originalo je 2013-04-10. Alirita 2013-03-06.
  2. Venu al “APERo-7” por festi MASI-naskiĝtagon!. Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2013-03-06.