Dobruŝa distrikto

Dobruŝa distrikto (belaruslingveДобрушскі раён; ruseДобрушский район) estas administra kaj teritoria subdivido en Homela regiono. La distrikto estis fondita en la jaro 1926, en 1927 estis likvidita, kaj en 1935 refondita. De 1938 ĝi eniris en Homelan regionon. Areo estas 1.500 km2. Sub arbaroj estas 20 % de la areo. En la areo de la distrikto situas inkludaĵo de ruslanda areo de Brjanska regiono. Tra la distrikto fluas riveroj: Ipuc kun flankriveroj: Njacjoŝa kaj Ĥorapuc. En la distrikto situas Ŝabrina biologia rezervejo. Administra centro de la distrikto estas Dobruŝ. En la distrikto estas eldonata gazeto "Dobruŝa provincio".

Dobruŝa distrikto
Distrikto
FlagoBlazono
distrikto de Belorusio [+]

LandoBelorusio

Supermara alteco158 m [+]
ĈefurboDobrush
- koordinatoj52° N, 31° O (mapo)52.41666666666731.316666666667Koordinatoj: 52° N, 31° O (mapo)
Areo1 452,72 km² (145 272 ha) [+]

Loĝantaro35 087 [+] (1-a de januaro 2023)
Denseco24,15 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroAliaksandr Horbač

Dobruŝa distrikto (Tero)
Dobruŝa distrikto (Tero)

Dobruŝa distrikto (Belorusio)
Dobruŝa distrikto (Belorusio)
DEC

Map
Dobruŝa distrikto

Vikimedia Komunejo:  Dobruš District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Loĝlokoj kaj administra subdivido redakti

La distrikto estas subdividita je 18 vilaĝaj sovetoj. En la distrikto situas ĉirkaŭ 100 loĝataj lokoj, la plej grandaj estas Dobruŝ kaj Cerahoŭka. Pro Ĉernobila katastrofo post jaro 1986 parto de tiutempaj loĝlokoj estis likviditaj pro radioaktiva malpurigado.

Agrokulturo redakti

Bestbredado, cerealkultivado, terpomkultivado, betkultivado. Post Ĉernobila katastrofo, ĉi-tio ŝrumpis.

Industrio redakti

Elfosaĵoj redakti

Torfo, sablo (por vitraĵproduktado), argilo.

Komunikado redakti

Tra distrikto trairas fervojoj inter Homel kaj Novozibkov, kaj inter Homel kaj Baĥmaĉ, aŭtovojo de Homel tra Dobruŝ al Novozibkov.

Aliaj projektoj redakti