Dolara monero (Usono)

monero de unu Usona dolaro

Dolarmonerojunudolaraj moneroj estis stampitaj en Usono laŭ versioj el oro, arĝento, kaj baza metalo. La termino arĝenta dolaro estas ofte uzata por ajn granda blankmetala monero eldonita de Usono kun montrata valoro de unu dolaro, ĉu ĝi havas iome el tiu metalo aŭ ne. Arĝentdolaroj, la unua unudolara monero eldonita, estis stampitaj unuafoje en 1794. Ankaŭ ordolaroj kaj orumitaj dolaroj estis stampitaj de Usono. La Sakagaŭea kaj la Prezidentaj dolaroj estas foje referencataj kiel "oraj dolaroj".

Dolara monero (Usono)
coin type
Ŝtato: Usono
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo:
vdr
Averso de la dolara ormonero kun vizaĝo de George Washington.
Reverso de la dolara ormonero.

En modernaj epokoj, unudolaraj moneroj ne estis tre popularaj en Usono. Spite klopodoj fare de la registaro por instigi al ties uzado, plej usonanoj nune uzas la unudolaran monbileton pli ol unudolarajn monerojn.[1]

En Decembro de 2005, la Usona Kongreso decidis krei novan serion de moneroj de $1 usona dolaro kiuj honoros la iamaj usonaj prezidantoj. En 2007 oni ekproduktis la kvar unuajn modelojn.

Notoj redakti

  1. Anderson, Gordon T.. Congress tries again for a dollar coin. CNN Money (25a de Aprilo 2005). Alirita 26a de Junio 2012.

Eksteraj ligiloj redakti