Doma fantomofamilia fantomo laŭ popola kredo de diversaj kulturo estas fantomo kiu daŭre vivas en home loĝata domo. Dum ĝenerale fantomoj ofte karakteriĝas timigaj aŭ eĉ terurigaj, domaj fantomoj en mitologiaj rakontoj kutime estas protektaj estaĵoj, kiu gardas la domon kaj ĉirkaŭan teritorion kaj protektas la tie loĝantajn homojn kaj bestojn. Post malobeoj de tiuj tabuoj aŭ aliaj prifantomaj regularoj ili tamen povas iĝi aŭ ĝenaj, kiuj devas esti repacigataj aŭ forpelataj, aŭ ili malaperas, tiel retiras sian helpon, kaj postlasas homojn funebrantaj pri tiu perdo.

Heinzelmännchen estas germana variaĵo de bonvolaj, helpaj domaj fantomoj

Origino redakti

La koncepto de doma fantomo paralele fontas en diversaj kulturoj, kaj malfacilas trovi ekzaktan originon de la kredo. En Germanlingvio, doma fantomo unuafoje priskribiĝis en vortaro de Johann Leonhard Frisch el la jaro 1741. La germanlingva vorto Hausgeist tradukiĝas al la latina termino spiritus familiaris kaj signas bonvolan estaĵon. Jam en la unua duono de la 20-a jarcento la termino en la dialektoj de Germanio ne plu ekzistis, nur en la norma germana lingvo, kio supozigas ke ĝi iĝis pseŭdoscienca kolekta termino de pluraj specoj de fantomoj.[1]

Specifigo redakti

Eblas grupigi diversajn tipojn de domaj fantomoj, kvankam unuopaj fikciaj estaĵoj ne ĉiam klare kategorieblas:

"Ĉambraj fantomoj" nur loĝas en parto de domo aŭ de bieno, ekzemple en la kuirejo, la kelo aŭ en certa bestejo - tiuj lokoj tiel ekhavas apartajn tabuojn. "Persone servaj fantomoj" helpas al konkretaj domanoj kaj subtenas ilin pliigi kaj sekurigi materian bonstaton - ekzemploj estas botelaj fantomoj el la araba mitologio nomataj ĝinoj aŭ estaĵoj el la ĝermana mitologio nomataj Drak (sen etimologia rilato al la vorto drako, sed mallongigo de la laŭdire magia planto mandragoro. "Domaj nanoj" kiel la germanlingvaj estaĵoj Heinzelmännchenkoboldoj kaj havas la renomon esti nevideblaj noktaj helpantoj en la domo, kaj laŭdire povas fari petolaĵojn, damaĝajn ŝercojn aŭ povas puŝi nelaboremajn domanojn al pli da diligento. Malbonvolaj domaj fantomoj kiel la kategorioj germanlingve nomataj NachtalbPoltergeist, nokte bruaĉas aŭ klopodas kaŭzi koŝmarojn, per tio ĝenas la domanojn aŭ eĉ celas forpeli ilin el la domo.

En Tajlando laŭdire la bonaj fantomoj de domo vivu en aparta porfantoma dometo, nomata San Phra Phum.

Literaturo redakti

Notoj redakti

  1. Handwörterbuch des deutschen Aberglaubens ["mana vortaro de la germana superstiĉa kredo"], paĝo 9587