Dominic Louis Serventy
D-ro Dominic Louis SERVENTY (naskiĝis la 28-an de marto 1904, mortis la 8-an de aŭgusto 1988) estis elstara ornitologo de kun bazo en Perto, Aŭstralio. Li naskiĝis el patroj de kroata deveno ĉe Brown Hill, studis ĉe la Universitato de Okcidenta Aŭstralio kaj ĉe la Universitato de Kembriĝo. Li iĝis prezidanto de Royal Australasian Ornithologists Union (RAOU) 1947-1949. Helpis al la komenca organizado de la ekspedicioj de Harold Hall je la konto de la Brita Muzeo pri aŭstralia ornitologio dum la 1960-aj jaroj, kaj eĉ partoprenis en la tria (1965) ekspedicio.
Dominic Louis Serventy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de marto 1904 en Kalgoorlie | ||||
Morto | 8-an de aŭgusto 1988 (84-jaraĝa) | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstralio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Vincent Serventy (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ornitologo vd | ||||
Laborkampo | Ornitologio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis kunaŭtoro (kun H. M. Whittell) de Birds of Western Australia, (publikigita en kvin eldonoj inter 1948 kaj 1976), kaj (kun John Warham kaj sia frato Vincent Serventy, populara naturalisto) de The Handbook of Australian Sea-birds (1971). Li ricevis premiojn, ekzemple de RAOU.[1]
Notoj
redakti- ↑ D.L. Serventy - detailed obituary - en 'Emu', Sept. 1989, p. 183-184, and the Ibis (London, England), Vol. 131, No. 3, (July 1989), p. 448-450; the Western Australian Naturalist, 6/1/1989, p. 201-225; kaj Western Australian bird notes, Nov. 1988, p. 5,