John Warham

Dro John Warham (11a Oktobro 1919 – 12a Majo 2010[1]) estis aŭstralia kaj novzelanda fotisto kaj ornitologo elstara pro sia reserĉado pri marbirdoj, ĉefe petreloj.

John Warham
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1919 (1919-10-11)
Morto 12-an de majo 2010 (2010-05-12) (90-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Nov-ZelandoAŭstralio
Alma mater Universitato de Durham • Retford Oaks Academy • Universitato de Canterbury
Okupo
Okupo fotisto • ornitologo
vdr

Warham naskiĝis en Halifakso (Okcidenta Jorkŝiro), en Anglio, kaj edukiĝis ĉe la lernejo Reĝo Eduardo la 6-a ĉe Retford, Nottinghamshire. El 1940 li servis en la Brita Armeo dum la Dua Mondmilito en Eŭropo, ĝis 1946. Li moviĝis al Aŭstralio el Anglio en 1953. Sekve de multa fotado kaj studado de aŭstraliaj birdoj, kaj de la publikigo de ilustraciaj artikoloj pri ties biologio en la gazeto Emu, li revenis en Anglion por doktoriĝi ĉe la Universitato de Durham.

Warham poste translokiĝis al Christchurch, Novzelando ki li estis helpinstruisto pri zoologio ĉe la Universitato de Canterbury ĝis 1987.[2] Li kondukis kelkajn biologiajn ekspediciojn al Novzelandaj ĉeantarktaj insuloj.

Li aliĝis al la Royal Australasian Ornithologists Union (RAOU) en 1963 kaj estis elektita ties partnera membro en 1992. Ankaŭ en 1992, li ricevis premion de RAOU Serventy Medal, kiu agnoskas elstarecon en publikigitaj verkoj pri birdoj en la aŭstralazia mondoregiono. En 1998 li estis elektita partnero de la Ornitologia Societo de Novzelando. En 2001 li ricevis premion MNZM pro servoj al ornitologio en Novzelando.

Bibliografio redakti

  • 1951 - Bird-Watcher's Delight. Country Life: London.
  • 1956 - The Technique of Bird Photography. Focal Press: London. (With further editions in 1966, 1976 and 1983).
  • 1966 - The technique of Wildlife Cinematography. Focal Press: London.
  • 1971 - The Handbook of Australian Sea-birds. Reed: Sydney. (kun Dominic kaj Vincent Serventy).
  • 1990 - The Petrels. Their Ecology and Breeding Systems. Academic Press: London.
  • 1996 - The Behaviour, Population Biology and Physiology of the Petrels. Academic Press: London.

Referencoj redakti

  1. 14a Majo 2010, The Press, Christchurch, Novzelando.
  2. Warham, John (1972) (in en), The breeding biology and behaviour of Eudyptes Penguins., UC Research Repository, doi:10.26021/8288, Vikidatumoj Q111964616, https://ir.canterbury.ac.nz/handle/10092/5797 
  • Robin, Libby. (2001). The Flight of the Emu: a hundred years of Australian ornithology 1901-2001. Carlton, Vic. Melbourne University Press. ISBN 0-522-84987-3
  • Warham, John. (2007). John Warham. His life in photographs.[1] Arkivigite je 2012-02-07 per la retarkivo Wayback Machine PDF downloaded 4 November 2007
  • Wooller, Ron. (1992). D.L. Serventy Medal: Citation. John Warham. Emu 92: 122.