Novzelandaj ĉeantarktaj insuloj
La Novzelandaj ĉeantarktaj insuloj (angle New Zealand Subantarctic Islands) estas kvin plej sudaj grupoj de la Novzelandaj eksteraj insuloj. Ili estas kolektive konsiderataj kiel Monda heredaĵo de Unesko.[1] Plej el la insuloj kuŝas ĉe la suda bordo de la tre submerĝa kontinento centre en Novzelando nome Zelandio, kiu separiĝis el Aŭstralio antaŭ 60-85 milionoj da jaroj kaj el Antarkto antaŭ inter 130 kaj 85 milionoj da jaroj.

Novzelandaj ĉeantarktaj insuloj | ||
---|---|---|
![]() | ||
insularo [+] | ||
Akvejo | Suda oceano | |
Koordinatoj | 50° 45′ 0″ S, 166° 6′ 14″ O (mapo)-50.75166.104Koordinatoj: 50° 45′ 0″ S, 166° 6′ 14″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 764,58 km² (76 458 ha) [+] | |
Areo | 764,58 km² (76 458 ha) [+] | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | ||
Tipo de heredaĵo | Natura | |
Jaro | 1998 (22) | |
Numero | 877 | |
Kriterioj | (ix)(x) | |
![]() |
||
Novzelandaj ĉeantarktaj insuloj | ||
![]() |
||
Ĝis 1995, sciencaj enketistoj estis setlitaj konstante ĉe meteorologia stacio en Kampbelinsulo. Ekde tiam, la insuloj estis neloĝataj, sed ili estas regule vizitataj de sciencistoj kaj turistoj. La insuloj estas la jenaj:
- Antipodaj Insuloj: ĉefa insulo, plus Boloninsulo, Windward-jnsuloj, insuloj Orde Lees, Leeward kaj Suda Insuleto, plus minoraj rokoj
- Aŭklandoj: Aŭklanda Insulo, Adams, Insulo Disappointment, Insulo Enderby, Insulo Ewing kaj Insulo Rose, plus minoraj rokoj
- Baŭnti-Insularo: du malgrandaj grupoj de insuletoj, nome Okcidenta Grupo kaj Orienta Grupo, plus minoraj rokoj
- Kampbela Insularo: Kampbelinsulo, nome ĉefa insulo, plus kelkaj minoraj rokoj kaj malgrandaj insuletoj ĉirkaŭ Kampbelinsulo, inklude la plej sudan pinton de Novzelando, nome Insulo Jacquemart
- Insuloj Snares / Tini Heke: Nordorienta Insulo, Alta Insulo, Insulo Broughton, Alert Stack, Tahi, Rua, Toru, Wha, kaj Rima, plus minoraj rokoj
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Subantarctic islands, Department of Conservation
- UNESCO classification for the sub-antarctic islands
- Castaways: Wrecked on a subantarctic island, Te Ara - the Encyclopedia of New Zealand