Dominika Respubliko en la Olimpikoj

partoprenoj de olimpikaj teamoj el la Dominika Respubliko

Post partopreno de unusola atleto en la somera Olimpiko 1964 en Tokio, sportistoj de la Dominika Respubliko (neformale adjektive "domingaj sportistoj") ekde la somera Olimpiko 1968 en Meksik-Urbo teame partoprenas olimpikon.

Dominika Respubliko en la Olimpikoj

Flago de Dominika Respubliko
IOK-kodo  DOM
NOK Olimpika Komitato de Dominika Respubliko
Retejowww.colimdo.org (hispane)
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Felix Sanchez celbris sian ormedalon en 400-metraj hutfo-konkuro

En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis domingaj partoprenantoj. Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis 3 orajn, 5 arĝentajn kaj 4 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 77-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

La Nacia Olimpika Komitato de la Dominika Respubliko (hispane Comité Olímpico Dominicano, mallongigite COlimDo) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1946 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1954.


Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti