Domo sur la akvo (Ĥanei ruje ab) estas la dua postrevolucia filmo de la irana reĝisoro Bahman Farman-Ara. Ĝi aperis en 2001 kaj estas 111 minutojn longa.

Domo sur la akvo
filmo
Originala titolo خانه‌ای روی آب
Originala lingvo persa lingvo
Kina aperdato 2001
Reĝisoro(j) Bahman Farman-Ara
Scenaro Bahman Farman-Ara
Rolantoj Reza Kianian • Hedieh Tehrani • Ezzatolah Entezami • Jamshid Mashayekhi • Bita Farahi • Behnaz Jafari • Roya Nonahali
IMDb
vdr

Ĝiaj temoj kaj etoso similas al lia antaŭa kinfilmo Odoro de kamforo, aromo de jasmeno, tamen neniel ripetece. Ĝi ĝuas tute alian atmosferon kaj formon. Ambaŭ rilatas al morto, sed ĉiu alimaniere.

Komence de la filmo la ĉefa karaktero dum akcidento per sia aŭto survoje, vundas anĝeleton. Do la spektantoj dekomence komprenas, ke temas pri surreala kaj mistikeca verko. Tamen ne multon oni spektas tiel; pli ol 90% spegulas nur tuŝeblajn realaĵojn. La ĉefrolulo, d-ro Sepid-baĥt (laŭlitere: blank-estontulo, bonfortuna, aŭ bonfina), mezaĝa ginekologo, havas bonajn, nebonajn kaj malbonajn ecojn – kiel plejmulto de ni homoj. Sepid-baĥt kun pasintaj eraroj kaj estanta soleco hazarde konatiĝas kun okjara knabo, kiu parkeras la tuton de La Nobla Korano kaj kiu ekenkomatiĝas. Eble tial unue la nomo de la filmo estis Komato kaj en intervjuo Farman-Ara priskribis la estontan filmon kiel “La historio de socio en kolektiva komato”.

La doktoro, kiu nun spertas “liberan falon en la vivo”, pasinte, ekzemple, kaŭzis nenaskivecon al sia sekretariino-amatino, kiu neniel pardonivas lin pro tio, kion li faris al ŝi, kiam ŝi estis eĉ pli juna. Inter la sociaj problemoj, pri kiuj la filmo elmontras estas narkotismo de junuloj, prostituo kaj aidoso. Ie en la filmo la d-ro responde al iu, kiu lin nomis sia lasta espero, diras: “(Do) Ni estas en feka mondo, kiam mi estas ies lasta espero.” Okcidentaj filmkritikistoj jam komparis iujn socisatirajn (p)ecojn de la filmoj de Farman-Ara kun tiuj de Woody Allen.

La doktoro ankoraŭ simpatias kun sia eksamatino, kiu nun estas ĉefflegistino kaj pasigas kemi-terapion pro la severa malsano; kun juna knabino, kiu ĵus komprenis, ke ŝi suferas aidoson; kaj kun sia filo, kiu suferas narkotismon.

Ankaŭ tiu ĉi filmo de Farman-Ara tre plaĉis al la juĝistoj de la Internacia Film-Festivalo de Tehrano (2002) kaj gajnis multajn premiojn, i.a. kiel la plej bona irana filmo kaj pro la plej bona aktoro (Reza Kijanijan).

Verkinto kaj reĝisoro redakti

Bahman Farman-Ara

Geaktoroj redakti

Rolato: Rolanto

D-ro Sepidbaĥt: Reza Kijanijan

D-ra patro: Ezzat-ol-lah Entezami

D-ra filo, Mani: Mehdi Safavi

D-ra sekretariino: Hedje Tehrani

Ĉefflegistino: Bita Farrahi

Knabino kun aidoso: Behnaz Ĝafari

Literaturo redakti

Tiu ĉi materialo unue aperis en Esperantlingva artikolo en Irana Esperantisto, n-ro 11, jaro 4, Printempo 2005, 56 p., p. 4-8.: Kiel kiseto far Ŝima Bastani. Jen ties fontoj:

BAHARLU, Abbas. Sad ĉehreje sinemaje Iran (Cent vizaĝoj de Irana kino), Teherano: Naŝre gatre, 2002, 208 p.