BARCSAY Dokomos [barĉai], Nagybarcsai, hungara politikisto, ano de supera ĉambro de la parlamento. Li naskiĝis en Sibio la 13-an de decembro 1848 kaj mortis en Koloĵvaro la 20-an de januaro 1913.

Domokos Barcsay
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1848 (1848-12-13)
en Sibiu
Morto 20-an de januaro 1913 (1913-01-20) (64-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Kariero redakti

Nagybarcsai Domokos Barcsay post studoj en Sibio iĝis soldato. Li havis gvidantrolon en la publika vivo de Koloĵvaro kaj de departemento. La imperiestro kaj reĝo Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) nomumis lin vivdaŭra membro de la supera ĉambro. De 1892 li estis elektita landkunvena deputito de Bánffyhunyad. De 19-a de januaro 1911 li denove fariĝis vivdaŭra ano de la supera ĉambro de la parlamento.

Hungara vikipedio redakti