Dorchester (Marilando)

kantono en Marilando, Usono
Ĉi tiu artikolo temas pri kantono en la subŝtato Marilando. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Dorchester (apartigilo).


La kantono Dorchester (angle Dorchester County) situas sur la orienta bordo de la usona subŝtato Marilando. Administra centro de la kantono (county seat) estas la urbo Cambridge (angle: Cambridge, Maryland). La kantono Dorchester limas sudoriente kun Wicomico (angle: Wicomico County, Maryland), nordoriente kun Delavaro, norde kun la kantono Caroline (angle: Caroline County, Maryland) kaj okcidente kun la golfo Chesapeake.

Dorchester (Marilando)
Kortumo kaj prizono de la kantono Dorchester (angle: Dorchester County Courthouse and Jail)
Kortumo kaj prizono de la kantono Dorchester (angle: Dorchester County Courthouse and Jail)
Mapo
Mapo de Marilando kun Dorchester emfazita
Situo en Marilando
Situo de Marilando en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 1669
Ŝtato Usono
Subŝtato  Marilando
Ĉefurbo Cambridge
Plej granda urbo Cambridge
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
2546 km²
1445 km²
1101 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2000:
 - Loĝdenso:

30674
21 / km²
Horzono: GMT−5, somere GMT−4
Retejo: dorchestercountymd.com
Nomita laŭ: grafo Dorset
Flago Flago de Dorchester
Emblemo Emblemo de Dorchester
vdr

La kantono estas establita en la jaro 1669 kaj nomita omaĝe al Edward Sackville, 4-a grafo Dorset (angle: Edward Sackville, 4th Earl of Dorset), bonamiko de la familio Calverts, fondintoj de la kolonio Marilando.

En la jaro 2000 en la kantono loĝis 30 674 homoj.