Elaeagnus pungens

(Alidirektita el Dorna eleagno)

La dorna eleagno (Elaeagnus pungens), estas specio el la genro eleagnoj (Elaeagnus) ene de la familio Eleagnacoj (Elaeagnaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Elaeagnus pungens
= dorna eleagno (Elaeagnus pungens 'Maculata')
= dorna eleagno (Elaeagnus pungens 'Maculata')
Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj “Magnoliophyta”
Klaso: Dukotiledonuloj “Dicotyledones”
Ordo: Rosales “ Rozaloj”
Familio: Elaeagnaceae “ Eleagnacoj”
Genro: Eleagno Elaeagnus
Specio: Dorna eleagno Elaeagnus pungens
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Vegetativaj karakterizaĵoj redakti

La dorna eleagno kreskas kiel ĉiamverda, multe disbranĉita, malrapide kreskanta kaj plej ofte dornohava eleagno. Ĝi fariĝas 3 ĝis 4 metrojn alta arbusto. La arbusto estas en meza Eŭropo sufiĉe frostrezista. La ritidomo de junaj branĉoj estas bruna kaj skvamoza.

La folioj havas tigon kaj foliplaton. La folitigoj estas fortikaj kaj sulkiĝintaj kaj longas 5 ĝis 15 mm. Ili havas brunajn skvamojn. La supera surfaco de la foliplatoj estas brile malhelverda, la malsupra flanko estas grize blanka. La folirando havas dentetojn kaj ondetojn.

 
floroj
 
drupoj

Generativaj karakterizaĵoj redakti

Ĝi floras en aŭtuno. La floroj odoras bone. La flortigeto longas 5 ĝis 8 mm kaj havas brunajn skvamojn. La kvar arĝente blankaj sepaloj estas tre larĝaj kaj funelforme kunkreskitaj. Ekzistas kvar stamenoj.

En Mezeŭropo la fruktoj maturiĝas en mildaj vintroj nur jam en printempo, aliokaze en aprilo kaj junio. La en la matura stato brune ruĝaj drupoj longas ĉirkaŭ 15 mm. Ili estas oblongaj kaj estas kovrataj de brunaj skvamoj. La semoj estas relative grandaj.

Disvastigo redakti

La dorna eleagno hejmiĝas en Japanujo kaj en la sudĉinaj provincoj Anhui, Fujian, Guangdong, Guangxi, Guizhou, Hubei, Hunan, Jiangsu, Jiangxi, Zhejiang. Tie ĝi kreskas ĉe deklivoj, ĉe stratrandoj aŭ en arbustejoj ofte proksime al la marbordo.

Utiligado redakti

La fruktoj kaj la semoj povas esti manĝataj krude aŭ kuirite. La fruktoj gustumas agrable. Ĝi havas acidetan guston. Nematuraj fruktoj gustumas adstringaj. La semoj memoras al ternuksoj. Ili enhavas 42,2 % proteino kaj 23,1 % graso. Kelkaj kultivaroj de Elaeagnus pungens estas plantitaj en parkoj kaj ĝardenoj. Speciale ŝatataj estas kultivaroj kun marmorecaj folioj ekzemple 'Aurea', 'Aureomaculata', 'Aureovariegata'‚ 'Simonii', 'Dicksonii', 'Frederici', 'Gold Rim', 'Maculata', 'Variegata'. La kultivaro 'Maculata' havas flave makulitan foliojn. Ĝi fariĝas 2 metrojn alta kaj ne toleras severan froston.

Taksonomio redakti

Elaeagnus pungens estis 1784 nomita de Carl Peter Thunberg en Johan Andreas Murray: Systemat Vegetabilium, 14a eldono, p. 164 unuafoje publikigita.

Fontoj redakti

  • Haining Qin, Michael G. Gilbert: Elaeagnaceae.: Elaeagnus pungens, S. 263 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven & Deyuan Hong (Hrsg.): Flora of China, Volume 13 - Clusiaceae through Araliaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2007. ISBN 978-1-930723-59-7.
  • Andreas Bärtels: Enzyklopädie der Gartengehölze. Ulmer, Stuttgart 2001, p. 261.
  • Jeanne Dericks-Tan, Gabriele Vollbrecht: Auf den Spuren der Wildfrüchte in Europa, Abadi Verlag, Alzenau 2009, ISBN 978-3-00-021129-4, S. 202.