Fuĝjano

(Alidirektita el Fujian)

Fuĝjano (ĉine 福建省, pinjine: Fújiàn Shěng) estas provinco en la oriento de Ĉinio. Ĉefurbo estas Fuĝoŭo (福州市, pinjine Fuzhou), kaj simile grandas du pliaj urboj, esperante transskribebla Sjamen (厦门市, pinjine Xiamen) kaj Ĉjuanĝoŭ (泉州市, pinjine Quánzhōu). En Ĉjuanĝoŭ en novembro 2016 okazis la 8-a Azia Kongreso de Esperanto.

Fuĝjano
Norma ĉine : 福建省
Fújiàn Shěng
Hakae : 福建省
Fuk-kien-sén
Minnane : 福建省
Hok-kiàn-séng
Mindonge : 福建省
Hók-gióng-sēng
Mallongigo: 闽 (Mǐn/Mîn/Bân/Mìng respektive)
provinco de Popola Respubliko Ĉinio
Ĉinio kun Fuĝjano montrata
Ĉinio kun Fuĝjano montrata
Ĉinio kun Fuĝjano montrata
Signifo de nomo 福 fú – Fuĝoŭo
建 jiàn – Ĝjanĝoŭ (eks-urbo)
Administra speco Provinco
Ĉefurbo
(kaj plejgranda urbo)
Fuĝoŭo
Provincestro Su Shulin

(ekde aprilo 2011)

Areo 121 400 km²
 - Latitudo 23° 34' N al 28° 19' N
 - Longitudo 115° 51' E al 120° 43' E
Loĝantaro (2020)
 - Ĉirkaŭ 41 540 086
 - Loĝdenso 342/km²
Ekonomio (2009)
 -  MEP CNY 1,19 trilionoj
 -  MEP po kapo CNY 33 051
HDI 0,870 (alta) (2008)
Etnoj Hanoj – 98%
Ŝeoj – 1%
Hujoj – 0,3%
ISO 3166-2 CN-35
Oficiala retejo
http://www.fujian.gov.cn
vdr

Geografio redakti

Fuĝjano estas iom pli ol 120mil km² vasta. Laŭ la loka kutima diro, ĝi entenas ok partojn de montaro, unu parton de akvo kaj unu parton de kamparo.

Oriente Fuĝjano estas tuŝata de la Ĉina Maro, pli precize de la Orientĉina Maro nordoriente kaj de la Sudĉina Maro sudoriente. La distanco inter la ekstremaj punktoj estas ĉirkaŭ 500km, sed, pro la multaj golfetoj kaj pintetoj, la tuta marbordo superas la longon de 3000km.[1] Fronte de la fuĝjana marbordo estas la insulo Tajvano.

 
La Rivero de la Naŭ Kurboj kun la roko Yunu en la montaro Wǔyí

Montoj estas abundaj sed ne aparte altaj. La plej alta pinto estas en la monto Huánggǎng en la montaro Wǔyí, alta 2158 metrojn.

Riveroj ne apartenas al la grandaj basenoj de Ĉinio, sed al lokaj basenoj. Ĉirkaŭ du trionoj de Fuĝjano apartenas al baseno de ĝia plej grava rivero, la Rivero Mǐn, longa 580 km kaj tute entenata en Fuĝjano.

Fuĝjano estas tre proksima al Tropiko de Kankro, kvankam lokata iomete pli norde (maksimume ĉirkaŭ 3 gradojn). Ĝia klimato estas subtropika, somere humida: pluvoj okazas dum la tuta jaro, sed ĉefe inter februaro kaj septembro.

En Fuĝjano loĝas ĉirkaŭ 38 milionoj da homoj. Kelkaj gravaj urboj estas Sjamen (Xiàmén), Fuĝoŭo (Fúzhōu) kaj Ĝanĝoŭo (Zhāngzhōu).

Historio redakti

Vidindaĵoj redakti

Esperanto en Fuĝjano redakti

En Ĉjuanĝoŭ en novembro 2016 okazis la 8-a Azia Kongreso de Esperanto.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Die Provinz Fujian in der VR China (germane). Ostasieninstitut (2013). Alirita 2018-02-04.

Vidu ankaŭ redakti