Dorseta Kornulo

(Alidirektita el Dorset (ŝafo))

DorsetDorseta Kornulo estas raso de aldoigitaj ŝafoj konata ĉefe pro sia fekundeco. Ili povas produkti du reproduktajn sezonoj ĉiujare: tiele ili povas produkti ĝis kvar aŭ kvin ŝafidojn jare.

Dorsetulo ĉe ŝafofestivalo en 2010 en Marilando.
Dorsetulo ekspoziciata en Stampede Park, Calgary, Alberto, Kanado.

La Dorsetuloj havas blankajn vizaĝojn kaj densan mallongan lanaĵon. Ili estas fortikaj, kun larĝa dorso kaj mallongaj kruroj. Origine, kaj virŝafoj kaj ŝafinoj havis kornojn. La Senkorna Dorset originiĝis en ŝafaro de la Nordkarolina Ŝtata Universitato, Raleigh (Norda Karolino), kaj oni starigis registron de la Senkorna Dorset en 1956. Ekde tiam la bredistoj de senkornuloj superis la bredistojn de la kornohava vario.

Ŝafinoj pezas 70 al 90 kg mature. Virŝafoj pezas 100 al 120 kg.[1]

Notoj redakti

  1. Dorset. Breeds of Livestock. Oklahoma Ŝtata Universitato, Dept. of Anaimal Science. Alirita 2009-04-15.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti